Călărași situas en la kultura regiono Muntenio, nomata "granda Valaĥio", borde de la riverego Danubo. Ĉi tie ĉe la limo inter Bulgario kaj Rumanio oni povas vojaĝi per pramo al la malgranda bulgara havenurbo Silistra. En la urbo la rumana nacia vojo 3B]] enbuŝiĝas en la nacian vojon 3.
En 2011, 65181 loĝantoj estis registritaj en Călărași. 54 047 identigis sin kiel rumanoj, 2051 kiel romaoj, 412 kiel turkoj, 29 kiel rumaniaj hungaroj, po dek kiel lipovanoj (ortodoksaj kristanoj parolantaj tre malnovspecan variaĵon de la rusa) kaj kiel armenoj, po naŭ identigis sin kiel rumaniaj germanoj kaj kiel italoj, la ceteraj estis registritaj sen etneco. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 58 211 loĝantoj.