Distrikto Olt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: OLT


Distrikto Olt
Olt.png
Ĉefurbo Slatina
Regiono Valaĥio
mallonge OT
Telefono +40×49...
Areo
 
5.498 km²
(18-a rango)
Loĝantaro 489.274
(22-a rango)
Loĝdenso 89/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
v  d  r
Information icon.svg

Olt estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio.

Najbaroj: oriente: distrikto Teleorman; sude: Bulgario; okcidente: distrikto Dolj; nord-okcidente: distrikto Vâlcea; nord-oriente: distrikto Argeș. Ĉefurbo: Slatina

Judetul Olt (Muntenia & Oltenia).PNG

Ĉar rivero Olt, kiu dividas Valaĥion en okcidentan (Oltenio) kaj orientan (Muntenio) Valaĥion, trafluas la distrikton, tiu ĉi proksimume duone apartenas al ambaŭ sub-regionoj. La mapo montras la oltenian parton en ruĝa, la muntenian en verda koloro. La tuta danuba bordo de la distrikto, kun la grava haveno Corabia, situas en Oltenio. En sud-oriento la distrikta limo je ĉ. 30 km sekvas riveron Olt, tamen ne laŭ la mezo aŭ la bordo, sed en distanco de 1 ĝis 3 kilometroj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La Fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al la transkarpataj distriktoj Vâlcea kaj Olt.