Fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podu Olt – Piatra Olt

Fervoja ponto ĉe Valea Fratelui

Fervoja ponto ĉe Valea Fratelui
Superrigardo
Numero de linio CFR 201
Trafikado
Trafikanto CFR
Teknikaj trajtoj
Longo 163,11 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 1
Maksimuma rapideco 100 km/h
Stacioj de la fervojlinio
200 de CurticiSibiu
0.00 Podu Olt
200 al Brașov
Olt
2,96 Turnu Roșu Hm.
9,40 Valea Mărului Hm.
14,21 Valea Fratelui H.
15.00 Km. 355+100 h.
limo Sibiu – Vâlcea
Olt
16,50 Valea Fratelui h.
19,15 Râu Vadului h.
24,55 Câineni
29,52 Robești h.
32,35 Balota h.
36,28 Cornet Hm.
39,39 Bețel h.
Olt
45,58 Lotru
48,05 Cozia Hm.
49,08 Km. 321+080 h.
52,08 Km. 318 h.
52,88 Mănăstirea Turnu h.
56,08 Păușa h.
60,25 Călimănești Hm.
66,33 Dăești Hm.
Olt
70,85 Bogdănești h.
71,43 Bujoreni Vâlcea Hm.
72,16 Km. 298 h.
209 al Vâlcele
75,15 Râmnicu Vâlcea Nord h.
76,47 Râmnicu Vâlcea
Olănești
77,57 Ostroveni h.
80,47 Răstoaca h.
82,27 Râureni
85,77 Râureni hc.
87,97 Govora
93,47 Tătărani h.
Bistrița
96,07 Băbeni
205 al Alunu
99,29 Slăvitești hc.
Luncavăț
105,70 Ionești Hm.
108,77 Bucșani Vâlcea h.
112,08 Fișcălia Hm.
114,09 Orlești hc.
119,04 Zăvideni Hm.
122,91 Călina h.
129,32 Drăgășani
Pesceana
135,86 Zlătărei Hm.
limo Vâlcea – Olt
141,20 Strejești
147,04 Colibași h.
152,82 Arcești Hm.
157,62 Găneasa Olt h.
DN65 E 574
159,62 Găneasa h.
901 al Bukareŝto
163,32 Piatra Olt
901 al Craiova
910 al Caracal – Corabia
vdr

La fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al la transkarpataj distriktoj Vâlcea kaj Olt.

La linio dum sia tuta itinero sekvas la fluon de la rivero Olt. Ĝi komenciĝas sur ties dekstra bordo ĉe Podu Olt kaj kvarfoje transiras ĝin, revenante sude de Dăești al la dekstra flanko. Ĝia altitudo malkreskas de 378 metroj en Podu Olt al 132 metroj en Piatra-Olt. De Turnu Roșu al Râmnicu Vâlcea la nacia vojo DN7 (E81), same sekvante la riveran valon, akompanas la fervojlinion, poste tion faras la nacia vojo DN64.

La linio devas transponti ne nur la riveron Olt, sed ankaŭ plurajn flankajn riverojn ĝiajn, kiuj venas de okcidento:

Sude de Zlătărei la linio je kelkaj kilometroj konsistigas la limon inter la distriktoj Vâlcea kaj Olt, disigante la vilaĝojn Șerbanești (Vâlcea, okcidente) kaj Petculești (Olt).

La linio estas pliparte unutraka; dua trako inter Cozia kaj Râmnicu Vâlcea estis malfermita en decembro 1981. Kvar stacioj (du eksaj kaj du ekzistantaj) de la linio ne havas nomojn, sed nur indikon de kilometra distanco; ĝi rilatas al la distanco al Bukareŝto.

En la 1990-aj jaroj mallonge ekzistis branĉa linio de Bujoreni al Vâlcele, kiu ligis la valon de Olt kun tiu de la rivero Argeș.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Kvin konstruaĵoj de la linio estis deklaritaj historiaj monumentoj:

  • Ponto super Olt ĉe Proieni (norde de Lotru)
  • Mallonga tunelo sude de Cornet, ĉe la monaĥejo Cornetu; tie la valo de Olt estas mallarĝa, kaj la konstruantoj de la fervojo havis la elekton aŭ rekonstrui la monaĥejon aliloke aŭ konstrui tunelon sub ĝi[1]
  • La stacidomo de Cornet
  • La stacidomo de Lotru
  • La stacidomo de Călimănești

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cornet, "mănăstirea pe sub care trece trenul", fostă "vamă" a ortodoxismului din Ţara Românească Cornet, la monaĥejo, sub kiu trapasas trajno, iama limo de la ortodoksismo de la rumana lando (rumane). Rumana Televido (2014-11-15). Alirita 2015-06-26.