Luncavăț (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Luncavăț
Luncavăț ĉe Cârstănești
Luncavăț ĉe Cârstănești
Bazaj informoj
Situo Distrikto Vâlcea
Longeco 60[1] km
Akvokolekta areo 249[2] km²
Averaĝa trafluo 2,48 m³/s
Fluo
Fonto kunfluo de Valea Curpenei kaj Balota 45°15′40″N 23°54′8″E  /  45.26111°N, 23.90222°O / 45.26111; 23.90222 (Luncavăț (rivero))
Enfluejo al Olt, ĉe Valea Mare 44°54′50″N 24°14′46″E  /  44.91389°N, 24.24611°O / 44.91389; 24.24611 (Luncavăț (rivero))
- Alteco 211 m
Geografio
Trairataj urboj Vaideeni, Horezu, Oteșani, Popești, Șirineasa
Information icon.svg
vdr

Luncavăț [luncavəc] estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi formiĝas per kunfluo de la riveretoj Valea Curpenei kaj Balota (alinome Pârâul Cumpenelor).

Laŭ la nacia administrejo "Akvoj de Rumanio" la rivero longas 60 kilometrojn.[1]. Laŭ alia fonto la longo estas 53,3 km.[2] Ĉe Șirineasa estas akvomezura stacio.

Luncavăț komence fluas suden kaj iom post iom turniĝas sud-orienten. Ekde Horezu ĝis Dăești la nacia vojo DN65C sekvas la fluon de la rivero je ĉirkaŭ 20 kilometroj. Ekde tie la valon uzas la fervojlinio Băbeni – Alunu ĝis Valea Mare.

En la supra parto de sia fluo la rivero foje kaŭzas inundojn. En julio 2014 ĝi detruis 200 loĝejojn en la vilaĝeto Atârnați (komunumo Vaideeni).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sistemul de gospodărire a apelor Vâlcea (rumane) (HTML). Administrația Națională "Apele Române". Alirita 2015-06-21.
  2. 2,0 2,1 bigman. Caracterizarea apelor de suprafață (rumane) (PDF). Alirita 2015-06-21.
  3. Viitură și în Vâlcea: Râul Luncavăț a ieșit din matcă și a distrus 200 de locuințe (rumane) (HTML). România TV. Alirita 2015-06-21.