Fervojlinio Băbeni – Alunu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Băbeni – Alunu
Superrigardo
Numero de linio CFR 205
Trafikado
Trafikanto CFR, Regiotrans
Teknikaj trajtoj
Longo 41[1] km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
Strecke – geradeaus
201 de Râmnicu Vâlcea
stacidomo
0 Băbeni
   
201 al Piatra-Olt
Brücke über Wasserlauf (mittel)
Luncavăț
haltejo
8 Șirineasa Hm.
stacidomo
17 Popești Vâlcea
tunelo
haltejo
21 Cernișoara h.
tunelo
Brücke über Wasserlauf (mittel)
Cerna
   
eksa mineja fervojo
stacidomo
27 Copăceni
tunelo
stacidomo
36 Berbești
stacidomo – liniofino
41 Alunu
vdr

La fervojlinio Băbeni – Alunu estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 205 kaj ligas la urbon Băbeni en distrikto Vâlcea kun la samdistrikta vilaĝo Alunu.

La linio estis konstruita en la jaroj 1982 – 1987 en jenaj partoj:

  • Băbeni – Popești, malfermita en 1984
  • Popești – Berbești
  • Berbești – Alunu, malfermita en 1987

La linio estis unue uzata kiel industria linio por vartrajnoj, kiuj portis ligniton de la minejoj ĉe Alunu kaj Berbești al la elektrocentralo CET Govora ĉe Râmnicu Vâlcea. Nun trafikas ankaŭ personaj trajnoj. La permesata rapido ne estas alta, ĉar pro la nestabileco de la grundo la linio ofte estas blokata per terŝutiĝoj.

Ekde la debranĉiĝo de la ĉefa linio sude de Băbeni la linio unue sekvas la valon de la rivereto Luncavăț. Post Popești ĝi foriras de la valo tra la unua el kvar tuneloj kaj iras pli-malpli rekte okcidenten ĝis Berbești. Tie ĝi ĉirkaŭiras monteton, atingas la valon de la rivero Olteț kaj la finstacion Alunu.

Fine de la 1980-aj jaroj ekzistis plano plilongigi la linion je ĉ. 10 km por atingi Seciurile kaj tie la linion al Târgu Cărbunești. Sed la plano ne estis realigita. Oriente de Copăceni iam norden debranĉiĝis linio al loka minejo, sed ĝi estis nuligita kune kun tiu ĉi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Distancoj estas de 205: Băbeni – Alunu (rumane) (HTML). Alirita 2015-06-20.