Piatra-Olt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piatra-Olt
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Olt
Situo 44° 22′ N, 24° 18′ O (mapo)44.36027777777824.294166666667Koordinatoj: 44° 22′ N, 24° 18′ O (mapo)
Piatra-Olt (Rumanio)
Piatra-Olt (Rumanio)
DMS

situo de Piatra-Olt en la distrikto Olt

Map
Alto super maro 110–132 m
Poŝtkodo 235500
Loĝantaro 6.347 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 128105, 128114
vdr

Piatra-Olt [pjatra olt] estas urbo en distrikto Olt en Rumanio, 10 km sud-okcidente de Slatina. Ĝi estis deklarita urbo en 1989. Administre apartenas al ĝi Bistrița Nouă, Criva de Jos, Criva de Sus, Enoșești kaj Piatra (Olt).

Piatra Olt estis unuafoje dokumente menciita la 14-an de aprilo 1529 en dokumento de la banuso Pârvu, kiu faris donacon al la monaĥejo Tismana. La vilaĝo Criva, kiu nun apartenas al la urbo, estis menciita jam la 16-an de septembro 1519.

En la censo de 2002 90,6 % de la urbanoj deklaris sin rumanoj, 9,4 % romaoj. Preskaŭ 98 % deklaris sin ortodoksuloj. Escepte de 2 homoj ĉiuj deklaris la rumanan kiel sian ĉefan lingvon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Piatra Olt estas grava fervoja nodo. De tie iras fervojaj linioj al kvar direktoj: al Caracal, Craiova, Râmnicu Vâlcea – Podu Olt kaj Pitești.

Tra la urbo pasas la nacia vojo DN 64 inter Caracal kaj Râmnicu Vâlcea. Kvin km norde ĝi krucas la nacian vojon DN 65 inter Balș kaj Slatina. Al Slatina estas ankaŭ rekta vojo, 677.

Plej proksima flughaveno estas tiu de Craiova, 40 km okcidente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]