Târgu Cărbunești

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Târgu Cărbunești
Urbo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Gorj
Alinome Târgul Gilort (iam), Petreștii de Sus (iam)
Situo 44° 58′ N, 23° 31′ O44.96972222222223.519722222222Koordinatoj: 44° 58′ N, 23° 31′ O
Alto super maro 201 m
Poŝtkodo 215500
Loĝantaro 8,034 (en 2011; 8.699 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 78329
Information icon.svg
vdr

Târgu Cărbunești [tırgu kərbuneŝti] estas urbo en la rumana distrikto Gorj. Ĝi administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Blahnița de Jos, Cărbunești-Sat, Cojani, Crețești, Curteana, Floreșteni, Măceșu, Pojogeni, Rogojeni kaj Ștefănești.

Tra Târgu Cărbunești pasas la nacia vojo DN67B inter Drăgășani kaj Târgu Jiu. La urbo havas gravan fervojan stacion (kiu nomiĝas simple Cărbunești), kie haltas longdistancaj trajnoj al Arad, Konstanco, Bukareŝto kaj Kluĵo. Tie debranĉiĝas ankaŭ industria fervojo, t. n. karbolinio (linie ale cărbunilor), al Albeni kaj Seciurile.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Târgu Cărbunești estis unuafoje dokumente menciita en 1480 kiel Târgul Gilort. En 1504 dokumento nomis ĝin Petrești, kaj la nomo Petreștii de Sus estis en uzo ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Tiam ĝin anstataŭis la nuna nomo, kiu aludas la karboindustrion. En 1968 Târgu Cărbunești ricevis la rangon de urbo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La fervojlinio Cărbunești – Seciurile estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 220 kaj ligas la urbon Târgu Cărbunești en distrikto Gorj kun la samdistrikta vilaĝo Seciurile. La linio servas nur al vartransporto, precipe de karbolignito. Ĝi estas t. n. karbolinio (rumane: linie ale cărbunilor).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 220: Cărbunești – Albeni – Seciurile (rumane) (HTML). Alirita 2015-06-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]