Drăgășani
Drăgășani | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Vâlcea | |
Situo | 44° 40′ N, 24° 16′ O (mapo)44.66111111111124.260555555556Koordinatoj: 44° 40′ N, 24° 16′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 245700 | |
Loĝantaro | 17,871 (en 2011; 20.798 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 167981 | |
Drăgășani [drǝgǝŝanj] estas urbo kaj municipo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la distrikto.
La urbo administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Capu Dealului, Valea Caselor, Zărneni kaj Zlătărei.
Situo[redakti | redakti fonton]
La urbo situas sur la dekstra bordo de la rivero Olt, 53 kilometrojn sude de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea. Tie kruciĝas la naciaj vojoj DN64 (nord-suda, Râmnicu Vâlcea – Caracal) kaj DN67B (orient-okcidenta). La urbo havas ankaŭ stacion ĉe la fervoja linio Podu Olt – Piatra-Olt.