Malaia (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malaia
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 21′ N, 24° 3′ O (mapo)45.35222222222224.043333333333Koordinatoj: 45° 21′ N, 24° 3′ O (mapo)
Malaia (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Malaia (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Malaia en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 470 m
Poŝtkodo 247335
Loĝantaro 1,703 (en 2011; 1.930 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 171021
vdr

Malaia [malaja] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el nur tri vilaĝoj: Ciungetu, Malaia (la sidejo) kaj Săliștea.

La komunumo situas norde en la distrikto ĉe la rivero Lotru, kiu tie formas du baraĵlagojn: la lagon Brădișor kaj la lagon Malaia, en kiun fluas samnoma rivereto. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN7A inter Brezoi kaj Petroșani. Malaia situas en la Sudaj Karpatoj kaj tial ampleksas grandan malmulte loĝatan areon, kun loĝdenso de malpli ol 5/km².

Malaia najbaras al du aliaj distriktoj, la Sibiu norde kaj la Gorj sud-okcidente. Krome ĝi najbaras al tri urboj (Brezoi, Băile Olănești, Horezu) kaj tri aliaj komunumoj.

Krom agrokulturo, bestobredado, utiligo de ligno kaj akvoelektaj centraloj, ekonomie gravas por Malaia ankaŭ la alpista kaj alia turismo. En la komunumo troviĝas kvar historiaj monumentoj:[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Primăria Comunei Malaia (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-07-08. Alirita 2015-07-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]