Laloșu (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Laloșu
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 33′ N, 24° 2′ O44.54833333333324.028333333333Koordinatoj: 44° 33′ N, 24° 2′ O

situo de Laloșu en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 178 m
Poŝtkodo 247280
Loĝantaro 2,478 (en 2011; 2.643 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 170612
v  d  r
Information icon.svg

Laloșu [laloŝu] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 6 vilaĝoj: CGhindari, Laloșu (la sidejo), Portărești, Mologești, Berbești kaj Oltețani.

Laloșu estas la plej suda komunumo en la distrikto, kaj Berbești la plej suda vilaĝo. La komunumo situas je la orienta flanko de la valo de la rivero Olteț, kiu tie konsistigas la limon al la distrikto Olt. La distrikta vojo DJ644A trairas la komunumon; la vojo DJ643 pluiras norden ĝis Otetelișu, kie ĝi atingas la nacian vojon DN65C kaj per ĝi la urbon Bălcești (15 km for).

Komence de 2014 estis iniciato transirigi la komunumon al la distrikto Olt.[1]

Laŭ la censo de 2011 en Laloșu vivas proksimume 16 % da romaoj, kio estas nekutima por la distrikto Vâlcea.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Referendum pentru desprinderea comunei Lalosu de judetul Valcea.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]