Slătioara (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Slătioara
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 7′ N, 23° 54′ O45.12305555555623.907777777778Koordinatoj: 45° 7′ N, 23° 54′ O

situo de Slătioara en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 485 m
Poŝtkodo 247605
Loĝantaro 3,293 (en 2011; 3.633 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 173061
Information icon.svg
vdr

Slătioara [Slǝtiŭara] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Coasta Cerbului, Gorunești, Milostea, Mogești, Rugetu kaj Slătioara (la sidejo).

Slătioara situas ĉe la riveroj Tărâia kaj Cerna.[1] Okcidente ĝi limas al la distrikto Gorj. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN67 inter Horezu (8 km oriente) kaj Târgu Jiu. La plej proksima fervoja stacio estas 15 kilometrojn sude, en la urbo Berbești.

Sude situas la natura monumento "Piramidoj ĉe Slătioara" (piramidele de la Slătioara).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Prezentare locala (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]