Titești (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titești
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 25′ N, 24° 23′ O (mapo)45.41916666666724.390833333333Koordinatoj: 45° 25′ N, 24° 23′ O (mapo)

situo de Titești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 592 m
Poŝtkodo 247492
Loĝantaro 898 (en 2011; 1.196 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 174496
Information icon.svg
vdr

Titești [titeŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bratovești, Cucoiu kaj Titești (la sidejo).

Kun malpli ol 900 loĝantoj Titești je la censo de 2011 estis la plej malgranda komunumo de Vâlcea. Ĝi situas en la Sudaj Karpatoj. Oriente ĝi limas al la distrikto Argeș; ĝia norda ekstremaĵo atingas la limon al la distrikto Sibiu.

Titești estas atingebla per la nacia vojo DN7D, kiu tamen ne havas la kvaliton de moderna longdistanca vojo. Pli grava estas la distrikta vojo DJ 703P, kiu ligas Titești al Racovița kaj tiel rekte al la valo de Olt, sep kilometrojn okcidente.

En Titești troviĝas restaĵoj de romia fortikaĵeto el la 2-a aŭ 3-a jarcento.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obiective turistice (rumane) (HTML). Primăria comunei Titești. Alirita 2015-07-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]