Zătreni (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zătreni
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 46′ N, 23° 51′ O (mapo)44.76194444444423.856944444444Koordinatoj: 44° 46′ N, 23° 51′ O (mapo)

situo de Zătreni en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 235 m
Poŝtkodo 247755
Loĝantaro 2,498 (en 2011; 3.062 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 174290
Information icon.svg
vdr

Zătreni [zǝtrenj'] estas komunumo sud-okcidente de la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Butanu, Ciortești, Dealu Glămeia, Dealu Văleni, Făurești, Mănicea, Mecea, Oltețu, Sășcioara, Stanomiru, Valea Văleni, Văleni, Zătreni (la sidejo) kaj Zătrenii de Sus. Nur ĉirkaŭ dekono de la komunumanoj loĝas en la sidejo.

Zătreni situas 20 km nord-okcidente de la urbo Bălcești, ĉe la rivero Olteț. El la 14 vilaĝoj nur Oltețu kaj Sășcioara situas maldekstre (oriente) de Olteț. Okcidente la komunumo limas al la distrikto Gorj.

Tra Zătreni iras la nacia vojo DN 67A inter Drăgășani kaj Târgu Cărbunești. Oltețu kaj Sășcioara estas atingeblaj per la distrikta vojo DJ 676G. La plej proksima fervoja stacio estas en Berbești, 25 km norde.

Zătreni apartenis al la komunumoj, kiujn Nicolae Ceaușescu fine de la 1980-aj jaroj intencis komplete reagrigi ("redoni al la agrokulturo"), transloĝigante la loĝantojn al novkonstruotaj slabokonstruaĵoj. Kvankam tiu plano ne realiĝis, la loĝantaro malkreskis de ĉirkaŭ 5 000 en 1990 al malpli ol 2 500 je la censo de 2011.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Comuna Zătreni (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]