Voineasa (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voineasa
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 25′ N, 23° 57′ O (mapo)45.41888888888923.957222222222Koordinatoj: 45° 25′ N, 23° 57′ O (mapo)
Voineasa (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Voineasa (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Voineasa en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 592 m
Poŝtkodo 247750
Loĝantaro 1,455 (en 2011; 1.741 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 174254
vdr

Voineasa [vojnjasa] estas komunumo en la nordo de la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Valea Măceșului, Voineasa (la sidejo) kaj Voineșița.

Voineasa situas en la Sudaj Karpatoj ĉe la rivereto Lotru. Ĝi limas sude kaj oriente al la komunumo Malaia kaj cetere nur al aliaj distriktoj: norde al la Sibiu, okcidente al la Gorj kaj nord-okcidente je kelkaj kilometroj al la Alba. Ĝi estas la sola komunumo en la distrikto Vâlcea, kiu limas al tri aliaj distriktoj, kaj same la sola, kiu limas al nur unu alia komunumo de Vâlcea.

Voineasa ofertas montan turismon kaj aer-kuracan traktadon. Turismaj vojoj kondukas ekzemple al la akvofaloj de Lotru, al la akvocentralo ĉe Ciunget kaj al la baraĵlago Vidra[1] (ĉ. 20 km okcidente de Voineasa).

Tra Voineasa iras la nacia vojo DN 7A inter Brezoi kaj Petroșani.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Primăria comunei Voineasa (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]