Băile Govora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Băile Govora
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 5′ N, 24° 11′ O (mapo)45.0824.179722222222Koordinatoj: 45° 5′ N, 24° 11′ O (mapo)
Băile Govora (Rumanio)
Băile Govora (Rumanio)
DMS

situo de Băile Govora en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 380 m
Poŝtkodo 245200
Loĝantaro 2 158 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 167641
vdr

Băile Govora [bǝile govora] estas urbo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi estas akva kurac-loko (băile = la banejoj). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 2 158 loĝantoj sur areo de 13,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 156 loĝantoj/km².

La urbo administras ankaŭ la vilaĝojn Curăturile, Gătejești kaj Prajila. Ĝi situas 15 kilometrojn okcidente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea, al kiu ligas ĝin la nacia vojo DN67.

Historio[redakti | redakti fonton]

Băile Govora estis dokumente menciita unuafoje en 1488, sed longe restis modesta vilaĝo.

La kuracan akvon malkovris en 1876 la bienulo Gheorghe Ciurea, kiu fosis puton kaj trovis nur "brulan akvon" (petrolon) kaj salan, netrinkeblan akvon. Pliaj esploroj pri petrolo rezultigis la trovon de sala akvo kun jodo. La armea kuracisto Zorileanu rekomendis ĝian uzon por la traktado de reŭmatismo.

La urbo establiĝis kiel banloko nur en 1887, kiam oni starigis la unuan banejon. La statuson de kuracloko ĝi ricevis en 1889, la oficiala inaŭguro kiel kuracloko okazis en 1910 ĉe de la funkciigo de la hotelo Palace. Ĝi estis konstruita tiel, ke ĉiu gasta ĉambro havis ĉiutage almenaŭ unu horon da sunlumo – kondiĉe ke la vetero estis suna. De tiam oni diris, ke Băile Govora luigas sunbrilon.

En 1927 Băile Govora ricevis la rangon de urbo, kvankam ĝi havis nur ĉirkaŭ 1.000 loĝantojn. Fine de la 1980-aj jaroj estis konstruita komplekso de sindikata hotelo kun modernaj kuracejoj.

Băile Govora fratiĝis kun Nadarzyn en Pollando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]