Măciuca (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Măciuca
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 45′ N, 24° 1′ O (mapo)44.74972222222224.016666666667Koordinatoj: 44° 45′ N, 24° 1′ O (mapo)
Măciuca (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Măciuca (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Măciuca en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 291 m
Poŝtkodo 247345
Loĝantaro 1,797 (en 2011; 2.209 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 171101
vdr

Măciuca [mǝĉuka] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 9 vilaĝoj, el kiuj neniu nomiĝas kiel la komunumo: Bocșa, Botorani, Ciocănari, Măciuceni, Măldărești, Oveselu (la sidejo), Popești, Ștefănești kaj Zăvoieni.

La komunumo situas sur la maldekstra (orienta) bordo de la rivero Cerna. La nacia vojo DN67B ligas ĝin al Drăgășani (25 km sud-oriente) kaj al la nacia vojo DN65C okcidente. La plej proksima urbo estas Bălcești (20 km sude). Aŭtobusaj konektoj estas al Râmnicu Vâlcea, Drăgășani kaj Târgu Jiu.[1]

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo Adevărul en 2014 klasis la nomon Măciuca inter la plej amuzajn nomojn de Rumanio. Etimologie la nomo signifas batalilon similan al klabo, sed estas ankaŭ uzata kun seksorgana signifo. En 2014 oni starigis antaŭ la komunuma domo monumenton de klabo, kvin metrojn altan.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statia Maciuca (rumane) (HTML). Autogari.ro. Alirita 2015-07-06.
  2. Cele mai amuzante nume de localități din România: Măciuca, Mădulari, Milcoiu, în topul celor cu denumiri haioase (rumane) (HTML). Adevarul (2015-01-24). Alirita 2015-07-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]