Lăpușata (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lăpușata
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 55′ N, 24° 1′ O (mapo)44.91666666666724.016388888889Koordinatoj: 44° 55′ N, 24° 1′ O (mapo)

situo de Lăpușata en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 291 m
Poŝtkodo 247306–13
Loĝantaro 2,154 (en 2011; 2.481 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 170792
Information icon.svg
vdr

Lăpușata [lǝpuŝata] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 7 vilaĝoj, el kiuj neniu nomiĝas kiel la komunumo: Berești, Broșteni, Mijați, Sărulești (la sidejo), Scorușu, Șerbănești kaj Zărnești.

La komunumo situas ambaŭflanke de la rivero Cerna; escepte de Berești ĉiuj partoj situas sur la dekstra (okcidenta) bordo. Malpli grandaj akvofluoj estas Ruginoasa, Iliasa, Popeasa kaj Negrița.[1] La distrikta vojo DJ670B, kiu sekvas la valon de Cerna, ligas la komunumon al la nacia vojo DN65C (2 km sude), per kiu atingeblas Horezu (40 km norde) kaj Bălcești (35 km sude). La plej proksima urbo estas Băbeni (20 km oriente), sed ĝi ne estas atingebla per rekta vojo.

La plej proksima fervoja stacio estas en Dăești, 15 kilometrojn nord-oriente.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cadrul natural (rumane) (HTML). Comuna Lăpuşata. Alirita 2015-07-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]