Ștefănești (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ștefănești
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 37′ N, 24° 13′ O44.617524.217777777778Koordinatoj: 44° 37′ N, 24° 13′ O

situo de Ștefănești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 168 m
Poŝtkodo 247685
Loĝantaro 3,248 (en 2011; 3.710 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 173748
v  d  r
Information icon.svg

Ștefănești [ŝtefǝneŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Condoiești, Dobrușa, Șerbănești kaj Ștefănești (la sidejo).

Ștefănești situas kvin kilometrojn sud-okcidente de Drăgășani, al kiu ĝi limas. La suda parto de ĝia orienta limo estas al la distrikto Olt; ĉi tiun limon konsistigas la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt, kies haltejo Zlătărei situas proksime al Condoiești. La nacia vojo DN64 inter Drăgășani kaj Caracal pasas iom transe de la fervojo.

La eksa monaĥejo Morunglav en Ștefănești estas historia monumento, kun la numero LMI 2010 VL-II-a-B-09931.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fosta mănăstire Morunglav (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]