Voicești (komunumo, Vâlcea)
Voicești | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Vâlcea | |
Situo | 44° 36′ N, 24° 17′ O (mapo)44.60583333333324.291388888889Koordinatoj: 44° 36′ N, 24° 17′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 137 m | |
Poŝtkodo | 247745 | |
Loĝantaro | 1,612 (en 2011; 1.786 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 174218 | |
Voicești [vojĉeŝtj'] estas komunumo sude en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Tighina, Voicești (la sidejo) kaj Voiceștii din Vale.
Voicești situas sude de la urbo Drăgășani ĉe la rivero Olt. Ĝi estas la plej malalta komunumo en la distrikto. Norde de ĝi la rivero Pesceana enfluas en Olt-on.
La komunumo triflanke limas al la distrikto Olt kaj nur norde-okcidente al Drăgășani kaj Ștefănești. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 64 inter Drăgășani kaj Caracal. Je la okcidenta rando de la komunumo situas la stacio Zlătărei de la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt.
En Voicești oni tradicie kultivas tabakon.[1]
Referenco[redakti | redakti fonton]
- ↑ Date geografice (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-02-18. Alirita 2015-07-25.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Komunuma retejo Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine