Horezu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horezu
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 9′ N, 24° 0′ O (mapo)45.14333333333323.991666666667Koordinatoj: 45° 9′ N, 24° 0′ O (mapo)
Horezu (Rumanio)
Horezu (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 245800
Loĝantaro 6,263 (en 2011; 6.807 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 168041
vdr

Horezu estas urbo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi situas ĉ. 43 km okcidente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea.

La urbo administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Ifrimești, Râmești, Romanii de Jos, Romanii de Sus, Tănăsești kaj Urșani.

Tra Horezu iras orient-okcidente la nacia vojo DN67 de Râmnicu Vâlcea al Drobeta Turnu Severin; DN65C iras suden al Craiova. Fervojan stacion la urbo ne havas.

Proksime de la urbo situas la Monaĥejo Horezu, kiun en 1690 fondis princo Constantin Brâncoveanu; ĝi estas monda kultura heredaĵo de Unesko.