Grădiștea (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grădiștea
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 44° 53′ N, 23° 49′ O (mapo)44.88083333333323.820555555556Koordinatoj: 44° 53′ N, 23° 49′ O (mapo)
Grădiștea (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Grădiștea (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Grădiștea en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 270 m
Poŝtkodo 247250
Loĝantaro 2,622 (en 2011; 3.102 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 170346
vdr

Grădiștea [grǝdiŝtja] estas komunumo okcidente en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Diaconești, Dobricea, Grădiștea (la sidejo), Linia, Obislavu, Străchinești, Turburea, Țuțuru kaj Valea Grădiștei.

Tra Grădiștea pasas la nacia vojo DN67B, tie sekvante pli-malpli la valon de la rivero Olteț. La vilaĝo Grădiștea estas malpli granda ol Dobricea kaj Linia, sed ĉi tiuj ne situas ĉe la nacia vojo.

Grădiștea limas okcidente al la najbara distrikto Gorj. La plej proksima urbo estas Berbești, 14 kilometrojn norde, kie situas ankaŭ la plej proksima fervoja stacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]