Făurești (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Făurești
Făurești
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 34′ N, 24° 1′ O44.56666666666724.016388888889Koordinatoj: 44° 34′ N, 24° 1′ O

situo de Făurești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 216 m
Poŝtkodo 245400
Loĝantaro 1,559 (en 2011; 1.634 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 169583
Information icon.svg
vdr

Făurești estas komunumo en la sudo de la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bungețani, Făurești (la sidejo), Găinești, Mărcușu kaj Milești.

Ĝis 2004 Făurești administris ankaŭ la vilaĝojn Băbeni-Oltețu, Budești, Colelia kaj Diculești, kiuj per la rumana leĝo n-ro 84/2004 formis la novan komunumon Diculești.[1]

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en la komunuma teritorio okazis multe da sondoborado por trovi nafton kaj tergason. La trovaĵoj estas ankoraŭ nun ekspluatataj de la societoj OMV Petrom SA România kaj SC LOTUS PETROL.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Legea n. 84/2004 pentru înființarea unore comune (rumane) (HTML) (2004-04-10). Alirita 2015-06-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]