Bălcești

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bălcești (apartigilo)
Bălcești
Urbo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 37′ N, 23° 56′ O (mapo)44.61666666666723.939444444444Koordinatoj: 44° 37′ N, 23° 56′ O (mapo)

situo de Bălcești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 203 m
Poŝtkodo 245400
Loĝantaro 5.634 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 168461 (urbo: 168452)
Information icon.svg
vdr

Bălcești [bəlĉeŝtj] estas urbo en la distrikto Vâlcea (Rumanio). Ĝi situas sude en la distrikto, sur la dekstra (okcidenta) bordo de rivero Olteț.

Bălcești estis unuafoje dokumente menciita en 1574. Ĝi estas urbo de 2002 kaj administre ampleksas jenajn apudajn vilaĝojn (nun klasitajn "kvartaloj"):

  • Benești
  • Gorunești
  • Chirculești
  • Ulicioiu
  • Irimești
  • Otetelișu
  • Preoțești
  • Satu Poieni

Malpli ol duono de la loĝantaro loĝas en la urbokerno. Agrokulturo estas bazo de la ekonomio.

Tra Bălcești pasas la rumana nacia vojo 65C (DN 65C) inter Craiova kaj Horezu. La plej proksima fervoja stacio estas en Craiova (40 km). Tien ekzistas publika bustrafiko, same kiel al la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea (50 km).