Racovița (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Racovița
Racovița
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 5′ N, 24° 24′ O (mapo)45.07916666666724.397777777778Koordinatoj: 45° 5′ N, 24° 24′ O (mapo)

situo de Racovița en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 339 m
Poŝtkodo 247530
Loĝantaro 1,822 (en 2011; 1.854 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 172509
Information icon.svg
vdr

Racovița [rakovica] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Balota, Blănoiu, Bradu-Clocotici, Copăceni, Gruiu Lupului, Racovița (la sidejo) kaj Tuțulești.

Racovița situas nord-oriente de Brezoi ĉe la rivero Olt. Balota kaj Tuțulești situas sur la dekstra (okcidenta) bordo; ilin trapasas la nacia vojo DN7 kaj la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt (haltejoj Balota kaj Cornet). Transiri la riveron ebligas baraĵmuro inter Tuțulești kaj Copăceni aŭ ponto de la distrikta vojo DJ703M, unu kilometron malsupre. Tiel la vojo inter Racovița kaj Balota, kun rektilinia distanco de tri kilometroj, longas naŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]