Pesceana (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo kaj vilaĝo. Por informoj pri rivereto, vidu la artikolon Pesceana (Olt).
Pesceana
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 44° 53′ N, 24° 8′ O (mapo)44.88138888888924.136388888889Koordinatoj: 44° 53′ N, 24° 8′ O (mapo)

situo de Pesceana en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 302 m
Poŝtkodo 247480
Loĝantaro 1,692 (en 2011; 2.056 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 172279
Information icon.svg
vdr

Pesceana [pesĉana] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Cermegești, Lupoaia, Negraia, Pesceana (la sidejo) kaj Ursoaia.

Tra Pesceana pasas la distrikta vojo DJ677A, sekvante pli-malpli la valon de la rivereto Pesceana, kiu fontas norde de Negraia kaj trairas la komunumon. La tereno estas monteta.

Per DJ677A oni atingas norde Șirineasa (10 km), kie estas la plej proksima fervoja stacio. La urbo Băbeni estas atingebla post 20 kilometroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]