Stănești (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stănești
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 44° 49′ N, 24° 3′ O (mapo)44.817524.041666666667Koordinatoj: 44° 49′ N, 24° 3′ O (mapo)
Stănești (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Stănești (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Stănești en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 272 m
Poŝtkodo 247615
Loĝantaro 1,270 (en 2011; 1.551 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 173132
vdr

Stănești [stǝneŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bărcănești, Cioponești, Cuculești, Gârnicetu, Linia Dealului, Stănești (la sidejo), Suiești, Valea Lungă kaj Vârleni.[1]

La komunumo Stănești situas sur la maldekstra (orienta) bordo de la rivero Cerna. Ĝian vilaĝon Gârnicetu oni ne konfuzu kun Gârnicet, kiu situas aliflanke de la rivero kaj apartenas al la komunumo Fârtățești.

Neniu urbo situas proksime de Stănești; ĝi situas pli-malpli centre en la kvarangulo Babeni, Berbești, Bălcești kaj Drăgășani. La nacia vojo DN65C pasas aliflanke de la rivero Cerna, sed por atingi ponton necesas iri al la najbaraj komunumoj Lădești (norde) aŭ Măciuca (sude); tra ĉi-lasta pasas ankaŭ la nacia vojo DN67B.

La nomo de la sideja vilaĝo kaj tiel ankaŭ de la komunumo devenas de iam grandinflua familio kun la nomo Stan Stanescu.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La komunuma retejo mencias nur kvar vilaĝojn (Cuculești, Stănești, Valea Lunga, Bărcănești), sed la rumana vikipedio kaj la oficiala censo de 2011 mencias naŭ.
  2. Prezentare locală (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-18.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]