Olănești (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Olănești
Olănești
Bazaj informoj
Situo Distrikto Vâlcea
Longeco 41[1] km
Averaĝa trafluo 3.45[2] m³/s
Fluo
Fonto ĉe la monto Gerea
- Alteco super marnivelo 1 820[2] m
Enfluejo Olt, en Râmnicu Vâlcea 45°5′49″N 24°22′43″E  /  45.09694°N, 24.37861°O / 45.09694; 24.37861 (Olănești (rivero)) (mapo)
- Alteco 226[2] m
Altecodiferenco 1 594 m
Geografio
Trairataj urboj Băile Olănești, Păușești-Măglași, Vlădești, Râmnicu Vâlcea
Dekstraj alfluantoj Izvoarele, Cheia
Maldekstraj alfluantoj Stoia, Câinele, Comanca
Information icon.svg
vdr

Olănești [oleneŝtj] estas rivero en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas ĉe la monto Gerea kaj atingas Olt-on en la distrikte ĉefurbo Râmnicu Vâlcea.

Venante el montaro la rivero atingas la urbon Băile Olănești kaj trafluas la vilaĝojn Livadia kaj Olănești, kiuj apartenas al la urbo. Poste ĝi trairas la komunumojn Păușești-Măglași kaj Vlădești kaj atingas Râmnicu Vâlcea, kie ĝi trairas sub la nacia vojo DN64 kaj la fervojo kaj enfluas en Olt-on.

La komunumoj Păușești-Măglași kaj Vlădești estas relative dense loĝataj, kun pli ol 100/km²; tio estas multe pli ol en la urbo Băile Olănești, kiu administras vastan montaran terenon.

Inter Livadia kaj Râmnicu Vâlcea la nacia vojo DN64A sekvas la valon de la rivero je 19 kilometroj. La vojo komenciĝas en Livadea; pli supre, kie la rivera valo iĝas mallarĝa kaj estas malmulte loĝata, ekzistas nur vojeto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SGA Vâlcea (rumane). Administrația Naționala Apele Române. Alirita 2015-06-26.
  2. 2,0 2,1 2,2 Bazinul hidrografic Olănești (rumane) (PDF). Alirita 2015-06-26.