Drăgănești-Olt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drăgănești-Olt
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Olt
Situo 44° 10′ N, 24° 32′ O (mapo)44.16722222222224.527222222222Koordinatoj: 44° 10′ N, 24° 32′ O (mapo)
Drăgănești-Olt (Rumanio)
Drăgănești-Olt (Rumanio)
DMS
Alto super maro 68–96 m
Poŝtkodo 235400
Loĝantaro 12.195 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 125622 (125631 Drăgănești, 125640 Comani)
vdr

Drăgănești-Olt [drɘgɘneŝtj olt] estas urbo en la distrikto Olt en Rumanio, ĉ. 35 km sude de Slatina. Ĝia deklaro kiel urbo estis en 1968. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Olt kaj konsistas el la setlejoj Drăgănești kaj Comani.

La urbo estas centro de vito-kultivado kaj agrokulturo.

En la censo de 2002 93 % de la loĝantoj deklaris sin etnaj rumanoj, 6,8 % romaoj. Pli ol 99 % deklaris sin ortodoksuloj. La rumana lingvo estis la ĉefa lingvo de 93,0 %.

Kvin kilometrojn sude de Drăgănești-Olt pasas la nacia vojo DN 6 inter Caracal kaj Roșiorii de Vede.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]