Strehaia
Strehaia | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
urbeto en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mehedinți | ||
Situo | 44° 37′ N, 23° 12′ O (mapo)44.61666666666723.2Koordinatoj: 44° 37′ N, 23° 12′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 150 m | ||
Poŝtkodo | 225300 | ||
Loĝantaro | 11.846 (2002) | ||
Strehaia [strehaja] estas urbo en distrikto Mehedinți (Rumanio), kun 11.846 loĝantoj (2002).
Situo[redakti | redakti fonton]
Strehaia situas en Malgranda Valaĥio ĉe la rivero Motru. La regiona centro estas Drobeta Turnu Severin, situanta ĉ. 40 km okcidente.
Historio[redakti | redakti fonton]
Strehaia estas unuafoje menciita en dokumentoj en la 15-a jarcento. La loko estis sidejo de la valaĥia nobela familio Craiovești. La princo Matei Basarab fondis en 1645 la monaĥejon Strehaia. Ekde 1671 okazis ĉiusemajne brutfoiroj. De la 17-a ĝis la 19-a jarcento, Strehaia estis loka administra centro. Ĝi ricevis urban rangon en 1921.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra Strehaia kondukas la fervoja linio de Orșova al Filiași. En ambaŭ direktoj trafikas (2009) ok distatransportaj trajnoj. En Strehaia disbranĉiĝas la linio al Motru; tien trafikas ĉ. tri trajnoj ĉiutage. La urbon trairas la Eŭropa vojo 70 kaj ekzistas regulaj buslinioj al Drobeta Turnu Severin kaj Craiova.
Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]
- Monaĥejo Strehaia (1645)