Aŭgusto de 2023
Etoso
(Alidirektita el Aŭgusto 2023)
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2023:
Rusio komencis eldoni elektronikajn vizojn por vizitantoj el 55 landoj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La Mondaj Junularaj Tagoj, katolika evento, okazas ĝis la 6-a de aŭgusto en Lisbono.
En Torino, Italio, finiĝas la 108-a Universala Kongreso de Esperanto. La saman tagon vespere en Linjano Orsabla, 500 kilometrojn pli oriente ĉe la Adriatika Maro komenciĝas la IJK.
Trajnakcidento en suda Pakistano okazigis 30 mortojn kaj nombrajn vunditojn.
Prezidenta kandidato Fernando Villavicencio estis murdita sekve de atenco dum balotkampanjo en Kito, 11 tagojn antaŭ la baloto.
Teruraj incendioj, plifortigitaj per uragano, en la insulo Maui, Havajo, okazigis pli ol cent mortojn, milojn da translokoj, detruon de la ĉefurbo kaj aliajn grandajn damaĝojn.
Almenaŭ 55 mortoj en bataloj inter rivalaj milicoj en Libio.
- En
Aŭstralio kaj
Nov-Zelando finiĝas la Virina Futbala Mondpokalo, kiu daŭris plenan monaton.
En prezidenta balotado de Gvatemalo venkis la maldekstrema Bernardo Arévalo.
Almenaŭ 20 personoj, ĉefe enmigrantoj, mortis en incendioj en la regiono Evroso de Grekio, lima kun Turkio.
En Tverja provinco (Rusio) kraŝis aviadilo Embraer Legacy 600, en kiu interalie troviĝis Jevgenij Prigoĵin kaj Dmitrij Utkin, fondintoj de la Grupo Wagner — ĉiuj 7 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La barata kosmosondilo Ĉandrajaan-3 surteriĝis sur la suda poluso de la Luno
En Gabono okazis prezidenta baloto, kies venkinto estis deklarita Ali Bongo Ondimba, reginta la landon ekde 2009.
Almenaŭ 73 mortoj en incendio en konstruaĵo de la urbocentro de Johanesburgo, Sudafriko.
Grupo da militistoj en Gabono deklaris, ke ili nuligas rezultojn de la ĵusa prezidenta baloto, haltigas funkciadon de la registaro, parlamento, konstitucia juĝejo kaj elekta komisiono, kaj transprenas la potencon.
Incendio en loĝejego de Johanesburgo, Sudafriko, rezultis en 77 mortoj, en unu el la plej gravaj incendioj de la historio de la lando.
Afrika Unio portempe suspendis la membrecon de Gabono, sekve al la okazanta puĉo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Papo Francisko ekis oficialan vojaĝon al Mongolio.
Filipinoj, Malajzio, Tajvano kaj Vjetnamio kune malakceptis la lastan mapon publikigitan de la Popola Respubliko Ĉinio rilate al ĝiaj teritoriaj postuloj en la Sudĉina maro.
|