Februaro de 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28
aranĝo de 2023
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en februaro 2020:

1-a de februaro 2020
2-a de februaro 2020
  • Ĉina Popola Respubliko La registaro de Ĉinio eldonis ordonon, laŭ kiu ĉiu suspektita havi koronoviruson aŭ proksime kontakti infektitojn devas esti metita en kvaranteno sendepende de lia deziro. Nombro de konfirmitaj infektiĝoj atingis 17 388 kaj 362 homoj mortis.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
5-a de februaro 2020
6-a de februaro 2020
  • Ĉina Popola Respubliko Ĉinaj aŭtoritatoj informis pri rekorda nombro de mortintoj pro la koronoviruso en Ĉinio — 73 mortokazoj dum lasta tago.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
7-a de februaro 2020
  • Kazaĥio En suda parto de Kazaĥio ekflamis amasaj tumultoj dum kiuj pereis almenaŭ 10 homoj. En tiuj vilaĝoj loĝas ĉefe dunganoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
8-a de februaro 2020
  • Ĉina Popola Respubliko Nombro de la infektitoj de la koronoviruso atingis 34 889 homoj. Jam 724 homoj mortis kaj 2152 resaniĝis tutmonde.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
9-a de februaro 2020
  • Tajlando En la urbo Nakhonratĉasima (Tajlando), soldato koleriĝinta pro financa disputo, pafis sian komandestron kaj poste hazarde renkontitajn surstrate homojn, postlasinte 29 mortintojn kaj preskaŭ 60 vunditojn.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
10-a de februaro 2020
12-a de februaro 2020
  • Vatikano En la apostola admono «Kara Amazonio» de papo Francisko konfirmis ke la eklezio ne akceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Palestino La Unuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj kiuj komercas en la israelaj kolonioj de Cisjordanio, kies ekziston la plejparto de la internacia komunumo konsideras malobservo de la internacia juro.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
15-a de februaro 2020
18-a de februaro 2020
  • Sirio La siria prezidanto Baŝar al-Asad en televida parolado diris ke la urbo Alepo revenos al la registara kontrolo malgraŭ iu ajn rezisto de iuj ajn flankoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
19-a de februaro 2020
20-a de februaro 2020
21-a de februaro 2020
22-a de februaro 2020
24-a de februaro 2020
  • Sud-Koreio La registaro de Sud-Koreio altigis sanitaran alarmon pro la epidemio de COVID-19 ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
25-a de februaro 2020
27-a de februaro 2020
28-a de februaro 2020
  • La koronviruso COVID-19 rapide disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj kaj nombro de novaj infektiĝoj ekster Ĉinio jam superas tiun en Ĉinio. Sume estas trafitaj jam 49 landoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
29-a de februaro 2020
  • Ĉina Popola Respubliko La registara gazeto Ĉinio Ĉiutage publikigis du videaĵojn por pruvi ke falsecon de akuzoj pri pri la malliberigo de 311 ujguroj en la Karakaksa distrikto de Ŝjinĝjiango, publikigitan de Associated Press. Tamen la akuzintoj konsideras ĝin nur plia pruvo de iliaj asertoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.