Novembro de 2025
Aspekto
| novembro | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | ||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
| 30 | ||||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2025:
En Novjorko, la demokrato Zohran Mamdani elektiĝis nova urbestro. Ankaŭ en du balotoj por novaj guberniestroj venkis la demokrata partio: Abigail Spanberger iĝis guberniestrino de Virginio kaj Mikie Sherrill guberniestrino de Nov-Ĵerzejo.
La franca verkisto Laurent Mauvignier honoriĝis per la renoma Premio Goncourt.
Mortis la mondfama jamajka regeisto Jimmy Cliff.
Almenaŭ 146 mortintoj kaj pli ol 150 malaperintoj pro incendio en kelkaj nuboskrapuloj en Hongkongo.
Venkis militista puĉo en Gvineo-Bisaŭa, kiu enpotencigis la generalon Horta N'ta.
Pluvegoj de ciklono ‘Ditwah’ okazigis almenaŭ 56 mortojn kaj gravajn damaĝojn en Srilanko.
Okaze de la 78a datreveno de la decido de Unuiĝintaj Nacioj por divido de la teritorio de Palestino por du ŝtatoj, tra la mondo okazis centoj da manifestacioj apoge al la palestina popolo kaj kontraŭ la agreso fare de Israelo.
Donald Trump anoncis fermon de aviada spaco super Venezuelo, samtempe fortiginte ĉeeston de usonaj trupoj en la regiono kaj detruadon de boatoj kaj boatistoj apud ties bordo, akuzitaj transporti narkotikaĵojn al Usono.
Pli ol 300 pereintoj pro pluvegoj en Sudorienta Azio.
Pro pluvegoj pereis jam 400 homoj en Sumatro (kaj ĝis 800 en najbaraj landoj).
Nombro de la pereintoj dum konflikto inter Israelo kaj Hamaso en Gaza-Sektoro superis 70 000.
| ||||||||||||||||||||||