Oktobro de 2025
Aspekto
| oktobro | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| aranĝo de 2025 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2025:

La ŝiparmeo de Israelo atakis kaj haltigis en internaciaj akvoj humanitaran ŝiparon, kiu celis Gaza-Strion, kaj arestis la ŝipanojn.
Forpasis la mondfama primatologo Jane Goodall.
Miloj da homoj protestis pri la atako de la ŝiparmeo de Israelo kaj en defendo de palestinanoj en multaj urboj de Eŭropo kaj ne nur.
Manifestacioj okazas en Maroko kontraŭ korupto kaj favore al plibonigado de publikaj eduk- kaj sanservoj.
Al hungaro László Krasznahorkai oni atribuis la Nobel-premion pri literaturo en 2025.
Al venezuela opoziciestrino María Corina Machado oni atribuis la Nobel-premion pri paco en 2025.
La Kongreso de Peruo unuanime forigis la prezidantinon Dina Boluarte, rezulte de plialtiĝo de la krimfrekvenco en la lando (d:Q136466135). La prezidanto de la Kongreso, José Jerí, estis elektita por anstataŭigi ŝin.
Pliiĝis la politika maltrankvilo en Madagaskaro.
Pluvego kaj inundoj okazigis 42 mortojn en Meksiko.
Du jarojn post la ekatako de Israelo al Gazaa Sektoro kaj laŭ pactraktato gazaanoj ekrevenis al la detruita nordo de la lando, kie jam estis pli ol 67 000 mortoj de palestinanoj fare de la israela atako, pli ol 440 (inter kiuj 154 infanoj) pro malsatego, 2 500 kiam ili manĝopetis, kaj 1 000 en Cisjordanio; totale 71 000.
Okazis interpafado inter fortoj de Afganio kaj Pakistano trans la limo inter ambaŭ landoj kun rezulto de pli ol 100 mortoj.
Startis la interŝanĝo de kadavroj de israelaj ostaĝoj fare de Hamas kaj de palestinaj malliberigitoj fare de Israelo.
La verkistino Dorothee Elmiger honoriĝis per la Germana Libropremio.
Post kiam Andry Rajoelina fuĝis el Madagaskaro kaj estis elpostenigita, Michael Randrianirina iĝis la nova prezidanto de Madagaskaro.
La historiisto Karl Schlögel ricevis la Pacopremion de la germanaj librovendistoj
Sanae Takaichi estis elektita ĉefministro de Japanio, kaj iĝis la unua virino kiu okupas la postenon.
Orienta Timoro eniris ASOAN, iĝante ĝia 11-a membro.
Malgraŭ la batalĉeso, Israelo plue bombardadas Gaza-strion kaj okazigis pli ol 100 mortojn en unu tago, el kiuj unu triono estis infanoj.
Nova atako de Usona Armeo kontraŭ boatoj suspektitaj de drogotrafiko el Kolombio kaj Venezuelo, kiu altigis la nombron de mortigoj ĝis 60.
Almenaŭ 132 mortoj plus pluraj vunditoj kaj arestitoj en polica operaco kontraŭ drogotrafiko en Rio de Ĵanejro, Brazilo.
| ||||||||||||||||||||||