Aprilo de 2025
Aspekto
| aprilo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2025:
La usona prezidanto Donald Trump enkondukas novajn doganajn impostojn, atingante nivelojn ne viditajn en pli ol jarcento.
Hungario anoncis retiriĝon el la Internacia Puna Kortumo.
La Konstitucia Kortumo de Sud-Koreio unuanime konfirmis la eksigon de prezidanto Jun Sok-jol. Li estas definitive forpelita de potenco pro lia provo enigi militjuron dum la nokto de la 3-a ĝis la 4-a de decembro 2024.
Almenaŭ 218 mortoj pro kolapso de la tegmento de dancejo dum koncerto en Santo Domingo, Dominika Respubliko.
Donald Trump prokrastigis la aplikon de altegaj importimpostoj al pluraj landoj post negativaj efikoj en la propra usona ekonomio.
Mortis la perua Nobel-premiito pri Literaturo Mario Vargas Llosa.
Helpe de la Kosmoteleskopo James Webb, la malkovro de signifaj kvantoj de Metila sulfido (kaj ankaŭ de Dumetila sulfido) en la atmosfero de la eksoplanedo K2-18b estis rekonfirmita. Laŭ la konataj kondiĉoj sur la Tero tio estas biosubskribo.
Almenaŭ 74 mortoj kaj pli ol 100 vunditoj dum bombardado fare de Usono kontraŭ naftohaveno Ras Issa en Provinco Al Hudajda, Jemeno.
Papo Francisko forpasis.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Eksplodo kaj fajro en la Haveno de Shahid Rajai, en Bandar Abaso, Irano, mortigis almenaŭ 70 homojn kaj vundas pli ol 1 200 aliajn.
Grava elektrorompo trafis Hispanion, Portugalion, Andoron kaj Sudan Francion.
| ||||||||||||||||||||||