Novembro de 2024
Aspekto
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2024:
- Startis en Baku, Azerbajĝano, la Bakua Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2024.
- Memmortiga terorisma atako en trajnstacio de Kveto, Baluĉio, Pakistano okazigis 24 mortojn kaj dekojn da vunditoj.
- Donald Trump estas reelektita kaj fariĝos la 47-a Prezidanto de Usono.
- Maia Sandu estas reelektita kiel prezidanto de Moldavio.
- Justin Welby rezignas kiel ĉefepiskopo de Canterbury kaj spirita estro de la tutmonda Anglikana Eklezio pro skandalo rilate al la kaŝado fare de la angla Eklezio de seksa misuzo de infanoj.
- La Internacia Puna Kortumo (IPK) eldonis arest-mandatojn kontraŭ la ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, kaj la eksa ministro pri defendo, Yoav Gallant. Ili estas akuzataj pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, supozeble faritaj dum la Israel-hamasa milito en la Gazaa Sektoro inter oktobro 2023 kaj majo 2024.
- La maldekstro reenpoviĝas en Urugvajo post la venko en prezidentaj elektoj de Yamandú Orsi, nome la kandidato de José Mujica.
|