Septembro de 2023
Etoso
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2023:
- Ekonomikisto Tharman Shanmugaratnam, de tamila deveno, estis elektita kiel la nova prezidanto de Singapuro. Li enoficiĝos la 14-an de septembro.
- Ribelantaj malliberuloj de prizono en Kuenko (Ekvadoro) ostaĝigas 50 gardistojn kaj 7 policanojn.
- Longtempa antagonismo inter Alĝerio kaj Maroko akriĝis post la pafmortigo de du marokaj akvoskoterantaj turistoj en alĝeriaj teritoriaj akvoj.
- Pluvego dum lastaj tagoj okazigis almenaŭ 40 mortojn en suda Brazilo.
- Eŭropa Komisiono konfirmis ke al la civitanoj de Rusio estas malpermesite alporti al Eŭropa Unio preskaŭ ĉiujn personajn aĵojn, inkluzive ŝampuojn, movtelefonojn kaj aŭtojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tertremo de 7 sur Skalo de Richter mortigis pli ol 2 900 homojn en la regiono Marakeŝo-Safi de Maroko.
- Usona tenisisto Coco Gauff gajnis la la tenisturniron US Open je la turniro de solaj tenisistinoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉefministro de Etiopio Abiy Ahmed sciigis ke la akvobaraĵo Granda Etiopia Renaskiĝo, definitive pleniĝis je akvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ŝtormo "Daniel" (satelita foto montrita) kaŭzas inundojn ĉirkaŭ la centra Mediteraneo kaj la kolapson de du digoj en Libio, Distrikto Darna, rezultante pli ol 10 000 mortintoj.
- Pollando, Slovakio kaj Hungario denove malpermesis importadon de la greno el Ukrainio — malgraŭ decido de la Eŭropa Komisiono kaj protestoj de Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Hungardevena politikisto Nestor Ŝufriĉ estis arestita en Kievo (Ukrainio) kaj akuzita pri ŝtata perfido. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo, kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- The New York Times publikigis rezultojn de sia ĵurnalisma enketo, pruvinta ke urbon Kostjantinivka en Donecka provinco la 6-an de septembro trafis ukraina misilo, mortiginta 15 kaj vundinta 36 homojn. Ukrainaj aŭtoritatoj akuzis Rusion dum usonaj ĵurnalistoj konkludis ke la tragedion kaŭzis ukraina misilo de la sistemo Buk, lanĉita de ukrainaj trupoj lokitaj 16 km for responde al rusia atako.
- Azerbajĝano atakis la neagnoskitan Respublikon de Montara Karabaĥo kaj sekvan tagon ĝi kapitulacis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉambro de Deputitoj de Kanado aplaŭdis al Jaroslav Hunka, veterano de la SS-divizio "Galicio", prezentita kiel "luktanto por ukraina sendependeco kontraŭ la rusoj". Tio okazis dum vizito de ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, kaj kaŭzis grandan skandalon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis evakuadon de la franca ambasadejo kaj foriron de la francaj trupoj el Niĝero ĝis la fino de la jaro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Post la konkero fare de Azerbajĝano de la neagnoskita Respubliko de Montara Karabaĥo okazis amasa fuĝo de armenoj, kaj tiukadre okazis ankaŭ akcidento rande de Stepanakerto ĉe benzinstacio kiam eksplodis cisterno kun benzino, pro kio pereis 68 homoj, kaj pluraj estis vunditaj.
- Pola gazeto Rzeczpospolita raportis reference al oficiala enketado, ke misilo mortiginta la 15-an de novembro 2022 du polajn kamparanojn, estis pafita de ukraina armeo, kvankam Ukrainio plu akuzas pri tio Rusion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Dum nupto en Irako okazis incendio, kiu rezultis en pli ol cent mortoj.
- Sveda ĉefministro Ulf Kristersson alvokis estrojn de polico kaj armitaj fortoj uzi armeon por haltigi krimajn bandojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Slovakio okazis parlamenta baloto kiun gajnis partio "Kurso — al sociala demokratio". Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|