Marto de 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31
aranĝo de 2022
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2021:

1-a de marto 2021
  • Unuiĝinta Reĝlando Kimrio plivastigis sian jaman malpermeson je fumado en publikaj ejoj, por inkluzivi hospitalojn, lernejojn, kaj ludejojn.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
2-a de marto 2021
7-a de marto 2021
  • Ekvatora Gvineo Pluraj eksplodoj en kazerno kaŭzis almenaŭ 108 mortintoj kaj 615 vunditoj en Batao, Ekvatora Gvineo. La prezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo petis internacian helpon.
  • Ĉina Popola Respubliko La Nacia Popola Asembleo de Ĉinio decidis ke ĉiuj politikaj kandidatoj de Honkongo estu detale kontrolitaj antaŭ ol ricevi permeson balotiĝi por ke nur «patriotoj» al la Popola Respubliko de Ĉinio povu kandidatiĝi.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
10-a de marto 2021
17-a de marto 2021
  • Tanzanio La tanzania prezidento John Magufuli mortis dum sia mandatoperiodo; la vicprezidanto Samia Suluhu sukcedis lin, iĝante la unua virino atinginta ĉi tiun postenon en Tanzanio.
16-a de marto 2021
  • Esperanto La Akademio de Esperanto konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Ĝi ankaŭ esprimis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
27-a de marto 2021
  • Birmo La birma polico mortpafis minimume 107 homojn dum kontraŭpuĉaj manifestacioj.