Francaj Armitaj Fortoj
La Francaj Armitaj Fortoj (en franca: Forces armées françaises) enhavas la Armeon, la Mararmeon, la Aerforton, la Nacian Gvardion kaj la Ĝendarmaron de la Franca Respubliko. La Prezidento de Francio estas la estro de la armitaj fortoj kun la titolo chef des armées (ĉefo de la armeoj).
Francio havas la sesan plej grandan militistan buĝeton en la mondo kaj la unuan en Eŭropa Unio (EU). Francio havas la plej grandajn armitajn fortojn laŭ grando en Eŭropa Unio.[1] Francio havas ankaŭ la trian plej grandan atoman armilaron en la mondo (malantaŭ nur Rusio kaj Usono).
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Military expenditure by country, in constant (2015) US$ m., 2007-2016 (table)" (PDF). Stockholm International Peace Research Institute. Alirita la 29an de januaro 2019.