Stokholma Internacia Pacesplora Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto
emblemo
research institute of international relations • pensfabrikoorganizaĵo
Komenco 6-a de majo 1966 vd
Geografia situo 59° 22′ 11″ N, 18° 0′ 53″ O (mapo)59.369618.0148Koordinatoj: 59° 22′ 11″ N, 18° 0′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Svedio vd
Sidejo Solna
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto (Svedio)
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto (Svedio)
DEC
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto
Map
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto
Fondinto(j) Tage Erlander • Alva Myrdal vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

La Stokholma Internacia Pacesplora Instituto (angle Stockholm International Peace Research Institute, mallongigita SIPRI) estas fondaĵo de tipo de esplorinstituto-pensfabriko situanta en Stokholmo, Svedio.

La instituto estis fondita en 1966 kaj ĝia misio estas disponigi informojn, analizojn kaj rekomendojn pri armitaj konfliktoj, elspezoj por aĉetado de armiloj, armilkomerco, same kiel la malmuntado kaj kontrolo de armiloj [1]. La esplorado de la instituto estas bazita sur malfermaj fontoj kaj estas celita por decidantoj, esploristoj, amaskomunikilaj kanaloj same kiel la ĝenerala publiko [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1964, sveda ĉefministro Tage Erlander reklamis ideon por establi pacan esplorinstituton por festi 150 sinsekvajn jarojn da paco en Svedio.

Sveda Reĝa Komisiono prezidita de ambasadoro Alva Myrdal prezentis raporton en 1966 kun propono establi internacian esplorinstituton, kiu poste estis nomita la Internacia Paca Esplorinstituto, kaj en la angla per ĝia akronimo SIPRI.

La esploroj de la instituto celas kontribui al la "kompreno de la antaŭkondiĉoj por daŭrigebla paco kaj la paca solvado de internaciaj konfliktoj".

Organizo[redakti | redakti fonton]

La SIPRI-Esplorinstituto konsistas el estraro de direktoroj, ĉefoficisto, vicĉefoficisto, esplorteamo kaj subtenteamo. La estraro de direktoroj faras decidojn pri aferoj de graveco al la planoj kaj celoj de la organizo, agadoj kaj kontrolo de la financaj aferoj de la instituto. La aliaj aferoj estas la respondeco de la CEO.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Stefan Löfven, ĉefo de SIPRI

La estraro de direktoroj inkludas naŭ ŝtatoficistojn en la kampoj de politiko kaj esplorado. La estraro estas nuntempe prezidata de s-ro Stefan Löfven, la eksa ĉefministro de Svedio, kiu ekoficis la 1-an de junio 2022 [3].

La ĉefoficisto, kiu estas nomumita de la sveda registaro, respondecas pri la laborprogramo de la SIPRI-Instituto. La nuna ĉefoficisto estas S-ro Dan Smith, kiu estis nomumita al la posteno en septembro 2015.

Esploro[redakti | redakti fonton]

Sro Dan Smith direktoro de SIPRI instrukcias la sekurecan konsilion de UN pri klimato-rilataj sekurecaj riskoj en Somalio.

La esploroj en la instituto estas farataj de internacia teamo de esploristoj, kiu inkluzivas ĉirkaŭ 46 esploristojn kaj esplorhelpantojn.

La laborplano de la instituto nuntempe traktas tri ĉefajn temojn:

Kun la sekvantaj esploraj areoj:

  • Armila kaj armea elspezo[7]
  • Kemiaj kaj biologiaj armiloj[8]
  • Kontrolo de duobla-uzo kaj armila komerco [9]
  • Novaj militan kaj sekurecaj teknologioj[10]
  • Nedisvastigo kaj malarmada konsorcio de EU
  • Armiloj de amasa detruo[11]
  • Atoma malarmado, armila kontrolado kaj nedisvastigo [12]
  • Afriko[13]
  • Azio[14]
  • Eŭropo[15]
  • Mez-oriento kaj Nord-Afriko[16]
  • Pacaj Operacioj kaj Konflikta Administrado[17]
  • klimata ŝanĝo kaj risko[18]
  • Medio de Paco[19]
  • Manĝo, paco kaj sekureco[20]
  • Administrado kaj socio[21]
  • Peacebuilding kaj Fortikeco[22]

Publikaĵoj kaj informo[redakti | redakti fonton]

La jarlibro

La publikaĵoj kaj datenoj de la instituto estas distribuitaj al diversaj spektantaroj inkluzive de politikofaristoj, esploristoj, ĵurnalistoj, diversaj organizoj same kiel al koncernatoj en la publiko. La rezultoj de la esploroj de la instituto estas disvastigitaj per eldonado de libroj, eldonado de raportoj kaj ankaŭ per konferencoj kaj seminarioj. La ĉefa eldonaĵo de la instituto estas la jarlibro, kiu unue estis eldonita la 12-an de novembro 1969. La resumo de la jarlibro estas tradukita en plurajn lingvojn inkluzive de la kataluna, nederlanda, persa, franca, itala, korea, hispana kaj sveda [23].

Serio de SIPRI [24]:

  • SIPRI Yearbook: Armaments, Disarmament and International Security
  • SIPRI Yearbook summary Yearbook in English and a number of other languages
  • Oxford University Press publications
  • SIPRI research papers and reports
  • SIPRI policy briefs, papers and reports
  • SIPRI fact sheets and background papers
  • SIPRI databases

Eventoj kaj konferencoj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la scenoj de la 2020 Stokholma Forumo sur Paco kaj Evoluado

En la amplekso de esplorado, studado kaj disdonado de scioj, la Instituto SIPRI organizas grandan nombron da laborrenkontiĝoj, konferencoj, seminarioj kaj prelegoj, kiuj ebligas kunvenigi larĝan spektron de kompetenteco por interŝanĝo de opinioj, informoj kaj scioj pri la koncernaj temoj [25][26].

Financado[redakti | redakti fonton]

Financa subteno por la SIPRI-Instituto venas plejparte de registaroj same kiel de sendependaj homamaj organizoj ĉirkaŭ la mondo. La instituto ankaŭ ricevas fiksan jaran buĝeton de la sveda registaro, buĝeton kiu estas aprobita fare de la sveda parlamento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pacesploraj institutoj[redakti | redakti fonton]

  • Bonn Internacia Centro por Konfliktaj Studoj
  • Geneva Internacia Paca Esploro Instituto
  • Revuo de Paca Esploro
  • Paca Esploro Instituto Frankfurt
  • Paca Esploro Instituto Oslo
  • Tami Steinmetz Centro por Paca Esploro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About SIPRI | SIPRI. Alirita 2016-06-12.
  2. James G. McGann, 2020 Global Go To Think Tank Index Report, 2020, University of Pennsylvania Lauder Institute, p. 56.
  3. . SIPRI welcomes Stefan Löfven as new Chair of the Governing Board (17 March 2022).
  4. SIPRI Armament and disarmament | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  5. SIPRI Conflict, peace and security | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  6. SIPRI Peace and development| SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  7. SIPRI Arms and military expenditure | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  8. Chemical and biological weapons | SIPRI (angle). Alirita 2022-01-12.
  9. Dual–use and arms trade control | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  10. Emerging military and security technologies | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  11. Weapons of mass destruction | SIPRI (angle). Alirita 2023-02-17.
  12. SIPRI Arms and military expenditure | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  13. Africa | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  14. Asia | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  15. Europe | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  16. Middle East and North Africa | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  17. Peace operations and conflict management | SIPRI (angle). Alirita 2022-01-11.
  18. Climate Change and Risk | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  19. Environment of Peace 2022 | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  20. Food, Peace and Security | SIPRI (angle). Alirita 2022-01-12.
  21. Governance and society | SIPRI (angle). Alirita 2020-07-16.
  22. Peacebuilding and resilience | SIPRI (angle). Alirita 2022-01-12.
  23. SIPRI Yearbook 2021 | SIPRI. Alirita 2022-06-09.
  24. List of SIPRI Publications. SIPRI. Alirita 2009-09-10.
  25. 2021 Stockholm Forum on Peace and Development | SIPRI. Alirita 2022-06-09.
  26. 2022 Stockholm Forum on Peace and Development | SIPRI. Alirita 2022-06-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]