Ngozi Okonjo-Iweala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ngozi Okonjo-Iweala
Persona informo
Ngozi Okonjo-Iweala
Naskiĝo 13-an de junio 1954 (1954-06-13) (69-jaraĝa)
en Ogwashi Uku
Etno Igboj vd
Lingvoj anglaigba • niĝeria piĝino vd
Ŝtataneco Niĝerio vd
Alma mater Universitato HarvardMasaĉuseca Instituto de Teknologio • MIT School of Architecture and Planning • International School Ibadan vd
Partio Popola Demokratia Partio vd
Familio
Patro Chukuka Okonjo vd
Infanoj Uzodinma Iweala vd
Profesio
Okupo diplomatoekonomikistopolitikistoministro vd
Laborkampo ekonomiko • banka industrio • bank management • money management • ministerio pri financo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ngozi Okonjo-Iweala, naskiĝinta la  13-an de junio 1954(nun 1954-06-13), estas niĝeria politikisto. Ŝi ankaŭ havas usonan civitanecon de 2019[1].

Financministro de Niĝerio de 2003 ĝis 2006 kaj de 2011 ĝis 2015, ŝi laboris por redukti la koruptadon kaj la publikan ŝuldon. Inter ĉi tiuj du mandatoj, ŝi estis ministro pri eksterlandaj aferoj kaj poste administra direktoro de la Monda Banko. En 2021, ŝi fariĝis ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo.

Persona situacio[redakti | redakti fonton]

Ngozi Okonjo-Iweala naskiĝis la 13-an de junio 1954 en Ogwashi-Uku, en la Niĝera Delto, de profesorino pri sociologio kaj profesoro pri ekonomio. Ŝiaj gepatroj estas tradiciaj estroj, de reĝa rango[2].
Ŝi finis siajn bakalaŭrajn studojn en Usono en Universitato Harvard kaj la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio (MIT)[3].

Ŝi estas edziĝinta al Ikemba Iweala, neŭrokirurgo. Ili havas kvar infanojn, inkluzive de la aŭtoro Uzodinma Iweala[4].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Komenco ĉe la Monda Banko[redakti | redakti fonton]

Ŝi aliĝis al la Monda Banko en 1982, kaj zorgis la projektojn financitajn de ĉi tiu organizo ĉeloke, poste fariĝis sekretario de la direktoraro de la Banko laŭ peto de James Wolfensohn[3].

Unua mandatperiodo kiel ministro pri financoj[redakti | redakti fonton]

En 2003, la niĝeria prezidanto Olusegun Obasanjo vokis ŝin fariĝi ministro pri financoj; ŝi estis la unua virino, kiu okupas ĉi tiun postenon en sia lando[5]. Ŝi forlasas Vaŝingtonon, kie loĝas ŝia edzo kaj kvar infanoj, por reveni al sia naskiĝlando.
Sub ŝia gvidado, ŝtataj industriaj entreprenoj estis privatigitaj, kaj konkurenco disvolviĝis en telekomunikado. Ŝi batalis kontraŭ korupto, publikigante la enspezojn de la naftoindustrio same kiel la sumojn pagitajn al lokaj komunumoj, tiel ke "la nafta mono iras al lernejoj kaj hospitaloj anstataŭ al la poŝoj de kelkaj". Por kontraŭkorupta specialisto Sarah Chayes, Ngozi Okonjo-Iweala tamen lanĉis nur "kelkajn reformojn pri travidebleco", denuncante la fakton, ke "preskaŭ miliardo da dolaroj malaperis ĉiumonate el la kaso de la ŝtato, kiam ŝi respondecis pri la financoj"[6].
Ŝi lanĉas maldungajn procedurojn pri ministroj, juĝistoj, militistoj, guberniestroj kaj la estro de la nacia polico, gajnante la kromnomon "Okonjo-Wahala" (en la joruba lingvo, kiu povas esti tradukita kiel "la incitema")[5]. Ŝi ankaŭ dediĉas sian energion al redukto kaj retraktado de la publika ŝuldo de sia lando kaj sukcesas sufiĉe bone: fakte, tri kvaronoj de la ŝuldo de Niĝerio (30 miliardoj da dolaroj) estis nuligitaj[6]. La kreditorlandoj de la Klubo de Parizo kreas specialan repagan programon por Niĝerio, kaj nuligas 18 miliardojn da dolaroj en ĉi tiu ŝuldo.

La rezultoj de ŝia mandato estas precipe markitaj per la ŝparado de unu miliardo da dolaroj en repagoj jare, jara inflacio reduktita de 23% al 11%, kaj malneta enlanda produkto multobligita per preskaŭ tri. Ĝi ankaŭ kreis specifan fonduson por afrikaj virinaj firmaestroj[3].

Ministro pri eksterlandaj aferoj[redakti | redakti fonton]

En 2006, proksime de la prezidanta baloto, ŝi ricevis alian ministerion, tiun pri Eksterlandaj Aferoj. Ŝi estas denove la unua virino, kiu okupas ĉi tiun postenon en sia lando[5]. Sed ŝi ne restis longe kaj, post du monatoj, preferis forlasi la registaron, la periodo malpli emis al fondaj agoj[3].

Ĝenerala direktoro de la Monda Banko[redakti | redakti fonton]

Disponebla denove, ŝi estis redungita en 2007 de la prezidanto de la Monda Banko, Robert Zoellick, kiu igis ŝin ĝia administra direktoro[3]. En 2012, ŝi estis kandidato por iĝi ĝia prezidanto[7]. La 14an de aprilo 2012 ŝi ricevis la subtenon de sia iama konkuranto José Antonio Ocampo[8], sed la usonano Jim Yong Kim estis nomumita al ĉi tiu posteno malprofite de ŝi la 16an de aprilo 2012[9].

Dua mandatperiodo kiel ministro pri financoj[redakti | redakti fonton]

Intertempe ŝi denove iĝis Ministro pri Financoj, de 2011 ĝis 2015. Unu el ŝiaj ĉefaj decidoj estis ĉesigi subvenciojn al benzin-vendistoj, kiuj duobligis la prezon de karburaĵo ĉe la pumpilo, por financi investojn pri infrastrukturoj kaj pri la sano de graveduloj. La 9-an de decembro 2012 ŝia patrino estis kidnapita, la kidnapintoj postulis elaĉetan monon kaj ŝian eksiĝon. Sed, 83-jaraĝe, ŝia patrino sukcesis eskapi siajn kaptintojn[10].

Gavi Alliance[redakti | redakti fonton]

En septembro 2015, forlasante la registaron, ŝi fariĝis prezidanto de la direktoraro de GAVI Alliance, organizo antaŭeniganta aliron al vakcinado en Afriko. Ŝi sukcedas je Dagfinn Høybråten, norvegan sanministron, kiu fariĝis ĝenerala sekretario de la Nordlanda Konsilio de Ministroj[11].

Ĝenerala direktoro de la MOK[redakti | redakti fonton]

En 2020, ŝi estis kandidato por la ĝenerala administrado de la Monda Komerca Organizo, en konkurado kun la sudkoreina Yoo Myung-hee[5]. Ĉi-lasta demisiis komence de 2021[12], kaj Ngozi Okonjo-Iweala estis nomumita plenuma direktoro de la organizo en februaro 2021. Ŝi estis la unua virino kaj la unua afrikano, kiu okupis ĉi tiun postenon[13][14]. Ŝi ekprenis siajn funkciojn la 1-an de marto, 2021[15].

Aliaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Ngozi Okonjo-Iweala estas kunprezidanto de la Tutmonda Komisiono por Ekonomio kaj Klimato, kun Nicholas Stern kaj Paul Polman[16]. Ŝi ankaŭ estas Prezidanto de la administrista konsilio de la Instituto Nelson Mandela , kadra organizaĵo de la afrikaj institutoj pri scienco kaj teknologioj, Prezidanto de la administrista konsilio de la Afrika Universitato de Scienco kaj Teknologio de Abuĝo kaj administranto de la Carnegie Fonduso por Internacia Paco.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2019, Ngozi Okonjo-Iweala estis elektita al la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. En 2017, ŝi ricevis la Premion Madeleine K. Albright por Tutmonda Disvolvo de la Aspen-Instituto, la Virinan Ekonomian Povigan Premion de WEConnect International kaj la Avangardan Premion de Universitato Howard. En 2016, ŝi ricevis la Premion Potenco kun Celo de la Devex Development Communications Network kaj la Tutmondan Justecon-Premion de la Tutmonda Akcia Iniciato en rekono de sia kontribuo al daŭripova disvolviĝo. Ŝi ankaŭ ricevis altajn naciajn honorojn de la Ebur-Borda Respubliko kaj la Respubliko de Liberio. Ŝi finfine ricevis la Eŭropan Heroan Premion de la revuo TIME en 2004, estis nomumita Financa Ministro de la Jaro (Revuo Afrika Investanto, 2014), Financa Ministro de la Jaro por Afriko kaj Mezoriento (Le Banquier, 2004), Ministro de Tutmonda Financado de la Jaro (EUROMONEY, 2005), Financa Ministro de la Jaro por Afriko kaj Mezoriento (Revuo Emerging Markets, 2005) kaj Ministro de la Jaro (THISDAY, 2004 kaj 2005).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • The Debt Trap in Nigeria: Towards a Sustainable Debt Strategy (Africa World Press, 2003)
  • Chinua Achebe: Teacher of Light, kun Tijan Sallah, (Africa World Press, 2003)
  • Reforming the UnReformable: Lessons from Nigeria, (MIT Press, 2012)
  • Shine a Light on the Gaps (Affaires étrangères, 2015)
  • Fighting Corruption is Dangerous: The Story Behind the Headlines (MIT Press, 2018)
  • Mobilizing Finance for Education in the Commonwealth (Commonwealth Education Report 2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Usono subtenas je Okonjo-Iweala, unua virino kaj afrikano, estri OMC (arkivo ĉe Politico.com, 5-a de februaro 2021
  2. (en) Memoroj pri Pr. Okonjo (arkivo, ĉe daylytrust.com, 8-a de julio 2018
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (franclingve) Ngozi-Okonjo-Iweala: luktanto por Afriko (arkivo), ĉe Le Monde, 28_a de aprilo 2009
  4. (angla) Ngozi Okonjo-Iweala kun sia filo Uzodimna (arkivo, ĉe thetimes.co.uk, 20-a de aŭgusto 2006
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 (franclingve) Unuafoje ino estros la MOK-on arkivo Les Échos, 8-a de oktobro 2020
  6. 6,0 6,1 (franclingve) Ngozi Okonjo-Iweala, la niĝeriano kiun Vaŝingtono ne volas vidi estri la MOK-on (arkivo ĉe France24, 20-a de oktobro 2020
  7. (franclingve) Monda Banko: problema kandidateco (arkivo), ĉe Le Figaro, 16-a de aprilo 2012
  8. (franclingve) Monda Banko: kandidato detiriĝas (arkivo), ĉe Le Figaro, 13-a de aprilo 2012
  9. (franclingve) Jim Yong Kim estras la MOK-on (arkivo), ĉe Le Figaro, 16-a de aprilo 2012
  10. (franclingve) Ngozi Okonjo-Iweala, la fersinjorino nigeria ministro pri financoj (arkivo), ĉe Le Monde, 16-a de septembro 2013
  11. (franclingve) « Ngozi Okonjo-Iweala. Madame Vaccin », Jeune Afrique, no hors-série n°45,‎ 16-a de decembro 2016, p. 68-72
  12. (franclingve) Kiu Ngozi Okonjo-Iweala estas, kiu iĝos la unua ino estranta la MOK-on?, (arkivo), RTL, 9-a de februaro 2021
  13. (franclingve) La niĝeria Ngozi Okonjo-Iweala nomumita ĝenerala direktoro de la MOK (arkivo) ĉe Le Monde, 15-a de februaro 2021
  14. (franclingve) La luktado kontraŭ la KOVIM-19: la prioritato de la nova estro de la MOK Ngozi Okonjo-Iweala (arkivo), Le Monde, 16-a de februaro 2021
  15. (franclingve) Ngozi Okonjo-Iweala iĝas la unua ino estranta la MOK-on (arkivo), ĉe France 24, 15-a de februaro 2021
  16. (en) Anoj de la komisiono (arkivo), ĉe NewClimateEconomy.net