John Magufuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Magufuli
Persona informo
John Pombe Magufuli
Naskonomo John Pombe Joseph Magufuli
Naskiĝo 29-an de oktobro 1959 (1959-10-29)
en Chato District
Morto 17-an de marto 2021 (2021-03-17) (61-jaraĝa)
en Daresalamo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora misritmo vd
Tombo Chato vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglasvahila vd
Ŝtataneco Tanzanio vd
Alma mater Universitato de Daresalamo vd
Partio Partio de la Revolucio vd
Familio
Gefratoj Monica Joseph Magufuli vd
Edz(in)o Janeth Magufuli vd
Infanoj Joseph Magufuli • Jesca Magufuli vd
Profesio
Okupo politikistokemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Pombe Joseph Magufuli (naskiĝis la  29-an de oktobro 1959(nun 1959-10-29), mortis la 17-an de marto 2021 en Daresalamo) estis la kvina Prezidanto de Tanzanio oficanta ekde la 5-a de novembro 2015. Li deĵoris en la Kabineto de Tanzanio kiel Ministro pri Konstruado ekde 2010. Antaŭe li estis Vicministro pri Konstruado de 1995 ĝis 2000, Ministro pri Konstruado de 2000 ĝis 2006, Ministro pri Teritorioj kaj Setlado de 2006 ĝis 2008, kaj Ministro pri Bredado kaj Fiŝkaptado de 2008 ĝis 2010. Li funkciis kiel Parlamentano ekde 1995.[1]

Li estis kandidato de CCM por la prezidenta baloto kaj deklarita venkinto de la elekto la 29-an de oktobro 2015 fare de la Nacia Balota Komisiono. Lia balotpartnero Samia Suluhu estis ankaŭ deklarita Vicprezidanto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post kiam Prezidanto Jakaya Kikwete enoficiĝis, li transprenis Magufuli al la posteno de Ministro pri Teritorioj kaj Setlado la 4-an de januaro 2006.[2]

La 12-an de julio 2015 Magufuli estis nomumita prezidenta kandidato de CCM por la Tanzaniaj ĝeneralaj elektoj de 2015 prefere al Ministro pri Justico kaj antaŭa vica Ĝenerala Sekretariino de Unuiĝintaj Nacioj Asha-Rose Migiro kaj Ambasadoro de Afrika Unio en Usono Amina Salum Ali por la partia nomumado.[3]

John Magufuli estis la kvina Prezidanto de Tanzanio oficanta ekde la 5-a de novembro 2015 ĝis mortis la 17-an de marto 2021 post politiko de neado de la pandemio de KOVIM-19.[4] Anstataŭis lin la ĝistiama vicprezidantino Samia Suluhu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Member of Parliament CV. Parliament of Tanzania. Alirita 20 februaro 2013.
  2. Hassan Muhiddin, "JK’s beefed up team", Guardian, januaro 5, 2006.
  3. "Mkutano Mkuu wa Taifa umefanikiwa kumteua mgombea Urais..", Chama Cha Mapinduzi 620171743114559488, 12 julio 2015. Kontrolita 12 julio 2015. (svahile)
  4. José Ignacio Martínez Rodríguez, La Tanzania que deja Magufuli, el fallecido presidente negacionista de la covid-19 19 mar 2021 - El País Alirita la 19an de Marto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Magufuli en la angla Vikipedio.