Epidemio de COVID-19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Epidemio de 2019-nCoV)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Epidemio de COVID-19 komenciĝis en decembro 2019 en la urbo Uhano (provinco Hubejo, Ĉinio) kaj baldaŭ transformiĝis je tutmonda sanproblemo. La 30-an de januaro 2020 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton. Tio estis plej granda epidemio de la koronvirusoj.

Disvastiĝo de la viruso kaj reago al ĝi[redakti | redakti fonton]

La 19-an de januaro 2020 ĉinaj sanoficialuloj en la urbo Uhano konfirmis kreskon de nova koronviruso je 136 novaj kazoj dum tri tagoj (el 200 sume). La plimulton da konfirmitaj kazoj oni taksas malgravaj, sed oni raportis tri forpasojn. La infektitoj aperis jam en Sud-Koreio, Tajlando kaj Japanio. La 22-an de januaro la nombro da konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 440, inkluzive de 15 sanlaboristoj. La viruso disvastiĝis el Uhano al Pekino, Ŝanhajo kaj la provinco Gŭangdongo, samkiel Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Tajvano kaj Usono, kiu anoncis sian unuan kazon la 21-an de januaro, en Vaŝingtonio. La tieaj sanoficialuloj diris ke homo reveninta el Uhano al Seatlo troviĝas en malsanulejo pro pneŭmonito, sufiĉe bone fartante.

La mezurado de temperaturo en unu el la metroo-stacio en Pekino

La Monda Organizaĵo pri Sano havis urĝan renkontiĝon la 22-an de januaro, sed decidis ke Ĉinio sukcesas regi la situacion kaj mankas kialoj por deklari tutmondan sanservan alarmon.

Ĝis la 24-an de januaro la viruso disvastiĝis tra ĉiuj 34 provincoj de Ĉinio. En la provinco Hubejo ok urboj estas fermitaj por kvaranteno: la ĉefurbo Uhano (11 milionoj da loĝantoj), Huanggang, Ezhou, Chibi, Xiantao, Qianjiang, Zhijiang kaj Lichuan. La funkciado de la kompanio pri kundividitaj aŭtoj Didi (analogo de Uber) kaj tiu pri pruntbicikloj estas haltigitaj. Almenaŭ 15 kuracistoj en Uhano infektiĝis, el kiuj 14 estis infektitaj de unu paciento. Sanlaboristoj plendis pri manko de protektaĵoj en la blokita urbo. Malmultiĝas ankaŭ manĝaĵoj kaj aliaj varoj, prezoj draste kreskis. Portado de maskoj estas deviga en ĉiuj publikaj lokoj, eĉ televidprezentistoj aperas sur ekranoj en maskoj. Eksteruloj ricevas informojn pri la okazaĵoj en la fermitaj urboj ĉefe per la servoj de mallongaj filmetoj — Douyin kaj Kuaishou, kiuj respektive havas po 400 kaj 300 milionojn da aktivaj uzantoj tage.

La Ministerio pri financoj donis unu miliardon da juanoj al Hubejo por respektivaj elspezoj. Startis konstruado de speciala hospitalo en Caidian distrikto, ĉe okcidenta rando de Uhano. La konstruaĵo havos areon 25 mil m² kaj kapablos enspacigi 1000 litojn. La konstruado devas esti plenumita en ses tagoj, por kio estis engaĝitaj centoj da maŝinoj kaj laboristoj, kiuj ricevas trioblan salajron — po 1200 juanoj tage. La hospitalo konsistos el ses antaŭfabrikitaj blokoj, unu ĝis du etaĝojn altaj.

kuracisto en kombineo / supertuto enketas pacienton en hospitalo en Uhano

Ĝis la 24-a de januaro estis registritaj ĉirkaŭ 900 infektitoj en pluraj landoj: la kontinenta Ĉinio (875, el kiuj 26 mortis), Honkongo (2), Tajlando (4), Makao (1), Tajvano (1), Sud-Koreio (1), Japanio (1), Usono (1), Vjetnamio (1), Singapuro (1). En Ĉinio 444 konfirmitaj kazoj el 571 estis registritaj en Uhano. Tajvano protestis post kiam la Monda Organizaĵo pri Sano registris la unuan kazon de infektiĝo kun mencio "Tajvano, Ĉinio". Nord-Koreio provizore fermis siajn limojn por ĉiuj eksterlandaj turistoj. La viruso trafas plej forte aĝulojn kaj malsanulojn. Aĝo de la mortintoj varias de 48 ĝis 89 jaroj.

La 25-an de januaro aperis oficialaj informoj, ke la ĉina koronviruso jam atingis Eŭropon, Aŭstralion kaj Sudan Azion.

En Francio estis registritaj tri kazoj de infektiĝo — du en Parizo kaj unu en Bordeaux, kie malsaniĝis 48-jarulo, antaŭ du tagoj reveninta el Ĉinio kaj interalie vizitinta Uhanon.

En Nepalo oni konfirmis infektiĝon de studento, kiu revenis hejmen el Uhano por novjaraj ferioj. Tio estis la unua registrita kazo en Suda Azio.

En Singapuro estis konfirmitaj tri infektiĝoj, trafintaj edzinon de 66-jarulo el Uhano kaj du iliajn nepojn, respektive du kaj 11 jarojn aĝajn. ili flugis de Guangzhou al Singapuro la 20-an de januaro kaj ne havis tiutempe febron.

En Aŭstralio estis registrita la unua kazo — viro, reveninta el Ĉinio kaj vizitinta Uhanon, estis diagnozita en Melburno.

La tria kazo de infektiĝo estis konfirmita en Japanio.

La dua kazo de infektiĝo estis konfirmita en Usono, kie malsaniĝis virino pli ol 60-jara, vizitinta Uhanon en decembro 2019 kaj reveninta al Ĉikago la 13-an de januaro.

En la kontinenta Ĉinio jam estis konfirmitaj 1112 infektiĝoj kaj 41 mortoj. La aŭtoritatoj mobilizis militkuracistojn por sendi ilin al Uhano. 40 lokaj militkuracistoj jam luktas kontraŭ la infekto.

La 26-an de januaro oni informis, ke Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano.

La Usona Departmento de Ŝtato planas evakui usonajn oficialulojn kun iliaj familianoj la 28-an de januaro. En flugo, direktiĝonta al San-Francisko, limigita nombro de lokoj estos destinitaj ankaŭ por usonaj privatuloj, ĉefe por plej endanĝerigitaj.

Francio planas forporti siajn civitanojn kun iliaj geedzoj kaj infanoj el Uhano kaj la provinco Hubejo ĝenerale per busoj, veturontaj de Uhano al Changsha.

Rusio ankoraŭ konsultas Pekinon pri evakuado de la rusiaj civitanoj el la provinco.

Zorgiĝo kreskas tutmonde, ĉar dum lastaj 36 horoj nombroj de infektitoj kaj mortintoj duobliĝis. En la kontinenta Ĉinio estis registritaj jam 1975 infektiĝoj kaj 56 mortoj. Doktoroj kaj ĵurnalistoj el Uhano malferme akuzas lokajn aŭtoritatojn pri nekompetenteco kaj malkapabla bridi la epidemion, postulante ilian tujan eksigon.

Dume Kanado konfirmis la unuan infektiĝon en la lando. La paciento estas viro, veninta la 22-an de januaro el Uhano al Toronto tra Guangzhou.

Ĝia la 27-a de januaro ĝi la kaŭzis jam 80 mortojn kaj 2801 infektiĝojn, duonon el ili en la provinco Hubejo. Rapideco de ĝia disvastiĝo kreskas: dimanĉe estis registritaj 769 novaj kazoj kompare al 688 sabate. Fakuloj konstatis, ke la viruso iĝas kontaĝa jam dum inkubacio, kio estas malkutime por tiaj virusoj. Infektito povas montri neniujn simptomojn, sed jam esti kontaĝa.

La ĉina ĉefministro Li Keqiang venis al Uhano por persone konatiĝi kun situacio en la urbo, plej forte trafita de la epidemio. Oni blokis 13 urbojn en Hubejo por kvaranteno. Dume pluraj aliaj urboj, inkluzive de tiuj grandaj kiel Ŝanĥajo, Ĉengduo kaj Ĉongĉingo fermis eniron por aŭtoj kun aliurbaj numerplatoj. En multaj urboj oni malpermesas eniron al la aŭtoj kun numerplatoj de Hubejo. En pluraj vilaĝoj loĝantoj kreas fosaĵojn, tiel barante la vojojn. Multaj hubejanoj trafis kaptilon, ĉar oni forpelas ilin el hoteloj dum ili ne povas reveni hejmen, ĉar iliaj urboj estas fermitaj.

La aŭtoritatoj longigis la novjaran ferion por tri tagoj. Ĉiuj publikaj aranĝoj estas nuligitaj, turismaj vizitindaĵoj fermitaj, diservoj kaj turismaj grupoj malpermesitaj. Oni malpermesis iun ajn vendadon de sovaĝaj bestoj en la lando ĝis la fino de la epidemio. La aŭtoritatoj faris tion laŭ peto de 19 influaj sciencistoj, kiuj atentigis ke nome en tiaj bazaroj naskiĝas novaj virusoj kiel Saroso, birda gripo kaj la Mezorienta spira sindromo.

La ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus venis al Pekino por priparoli komunan agadon kontraŭ la epidemio. La ministro pri sano Ma Xiaowei informis, ke 1350 militaj kaj civilaj kuracistoj kaj flegistoj jam estis senditaj al Hubejo kaj pliaj 1000 sekvos baldaŭ. La ministro aldonis, ke 1000 hospitalaj litoj estis aldonitaj al tiuj disponeblaj en Uhano kaj pliaj 5000 aperos en tri tagoj. Maskoj kaj aliaj protektiloj ne sufiĉas, ĉar ĉina industrio kapablas produkti nur trionon de bezonata nombro, speciale dum novjara ferio, kima multaj fabrikoj estas fermitaj aŭ funkcias nur parte. Samtempe la registaro malpermesis al karitataj kaj neregistaraj organizaĵoj sendi iujn ajn donacojn rekte al Uhano. Ili devas esti transdonitaj al la registaraj aŭ aprobitaj de la registaro organizaĵoj (kiel Ruĝa Kruco), kiuj memstare distribuos ilin en la urbo.

La viruso jam estas registrita en 11 landoj. Estas registritaj du unuaj kazoj de infektiĝo de infanoj: naŭmonata bebo en Pekino kaj dujara bebo en Gŭangŝjio. En Honkongo konstruaĵo, preparita kiel izolejo por infektitoj, estis blokita de protestantoj kaj ekbruligita de radikaluloj, kiuj ĵetis brulbombojn. Kazaĥio abolis eblecon de 72-hora senviza restado por transitaj ĉinaj vojaĝantoj. Al Usono, Francio kaj Rusio, preparantaj evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, aliĝis Aŭstralio kaj Japanio. Oni raportas ke pli ol 100 aŭstraliaj infanoj troviĝas en la blokita urbo.

En Hubejo kreskas kolero kontraŭ lokaj aŭtoritatoj, kiujn oni akuzas je nekompetenteco kaj malkapablo bridi la epidemion. La retumantoj akre kritikis la guberniestron Wang Xiaodong, kiu dum gazetara konferenco aperis sen masko kaj dufoje korektis sin mem, parolante pri nombro de haveblaj maskoj — unue li diris ke disponeblas 10,8 milionoj, poste 1,8 milionoj. Dum la sama aranĝo la ĝenerala sekretario de la provinca registaro Bie Bixiong’s ne kovris per masko sian nazon dum la urbestro de Uhano Zhou Xianwang surmetis maskon, supron-malsupren. La urbestro konstatis, ke 9 milionoj da loĝantoj restas en Uhano dum 5 milionoj sukcesis lasi ĝin antaŭ starigo de la kvaranteno.

La 29-an de januaro nombro de infektitoj en Ĉinio atingis 6052, kio superas ciferojn de Saroso. Nombro de la mortintoj jam atingis 132, el kiuj 125 en la provinco Hubejo. La 28-an de januaro nur en Hubejo estis registritaj pliaj 840 konfirmitaj infektiĝoj. Ĉirkaŭ 3300 homoj estis enhospitaligitaj en Hubejo, pli ol 20 mil observataj. Kuracistoj diras ke plejparto de la mortintoj aĝis pli ol 60 jarojn kaj havis sanproblemojn.

Tibeto sciigis pri la unua suspektata kazo, kio signifas ke la viruso atingis la lastan ankoraŭ ne infektitan regionon de Ĉinio. La registaro de Honkongo rifuzis fermi la limojn kun la kontinenta Ĉinio, kiel tion postulis opozicio. Responde al tio protestantoj atakas fervojon kaj aliajn transportajn liniojn, kiuj ligas la insulon al la kontinenta Ĉinio, klopodante tiel obstakligi la trafikon.

Tutmonde la viruso trafis jam almenaŭ 15 landojn. Sud-Koreio, Germanio, Hispanio kaj Barato pripensas evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, dum Usono faris tion hieraŭ, sendinte specialan flugon. 240 evakuitaj usonanoj flugis al Ontario (Kalifornio), ĉar en tiu urbo troviĝas flughaveno, antaŭ dek jaroj destinita de la registaro por akceptado de la evakuataj usonanoj. Ankaŭ Japanio sendis specialan flugon por evakui ĉirkaŭ 200 siajn civitanojn.

La flugkompanio United Airlines nuligis flugojn laŭ 24 itineroj al Ĉinio, inkluzive Honkongon. Usono proponis al Ĉinio akcepti teamon de usonaj fakuloj, kiuj helpos bridi la epidemion. En Japanio estas konfirmitaj tri infektiĝoj, inter kiuj estas maljuna ŝoforo de buso, kiu neniam vizitis Uhanon, sed dufoje veturigis ĉinajn turistojn en gubernio Nara. La transportitaj de li turistoj montris neniujn simptomojn de malsano kaj jam revenis al Ĉinio. Antaŭtage en Germanio estis registrita kazo, kiam loka viro infektiĝis de sia ĉina kolego. Tio estas la unuaj kazoj de transiro de la viruso ekster Ĉinio de homo al homo.

La 30-an de januaro teamo, esploranta la koronviruson ĉe la Ĉina Akademio pri Sciencoj raportis inventon de testo por antikorpaj respondoj ĉe la infektitaj pacientoj. Krome ĝi identigis jamajn kuracilojn kiel efikajn kontraŭ la viruso; nun ili trapsas proceduron de aprobado por kuracado de tiaj pacientoj. Temas pri Remdesivir, GS-5734, Chloroquine, Sigma-C6628 kaj Ritonavir. Profesoro Yuen Kwok-yung el la Honkonga Universitato, konsiderata unu el ĉefaj ekspertoj pri infektaj malsanoj, diris ke lia teamo jam kreis vakcinon, sed por ĝia aplikado necesos tempo, kies daŭron li ne povas prognozi nun.

Dume nombro de la infektitoj atingis 7892 kaj la unua infektiĝo en Tibeto estis oficiale konfirmita. Mortis jam 170 homoj, ĉiuj en Ĉinio. La aŭtoritatoj rekomendis al la kompanioj kaj organizaĵoj post la fino de la novjaraj ferioj permesi al siaj dungitoj labori hejme. Por lukto kontraŭ la epidemio estis donitaj 27,3 miliardoj da juanoj (3,9 miliardoj da dolaroj).

Japanio evakuis 206 siajn civitanojn el Uhano. Post alveno al flughveno Haneda en Haneda (Ota) (Tokio) 12 el ili estis enhospitaligitaj kun simptomoj de netipa pneŭmonio. Tri el ili jam estis konfirmitaj, do sume nombro de nfektitoj en Japanio atingis 11. La venintaj pasaĝeroj ne estis metitaj je kvaranteno, kio kaŭzis timojn kaj disputojn ĉe la japana loĝantaro.

Sud-Koreio anoncis planon evakui ĉirkaŭ 700 siajn civitanojn el provinco Hubejo kaj meti ilin je kvaranteno, starigota en distrikto Jincheon. La vojoj al la ejo, nuntempe uzata kiel edukejo por ŝtatoficistoj kaj lokanoj, estis blokita de traktoroj fare de lokanoj, kiuj forte oponas tiun ĉi planon. Kolera homamaso el proksimume 200 lokanoj atakis vic-ministron pri sano Kim Kang-lip, batis kaj insultis lin tiel ke li sukcesis eskapi nur helpe de 300-kapa kontraŭribela polico.

La 30-an de januaro la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la koronviruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi. La krizostato (angle: the public health emergency of international concern, mallonge: PHEIC), estis deklarita nur kvinfoje ekde 2005, kiam la organizaĵo enkondukis tian praktikon.

La ĝenerala direktoro de la organizaĵo Tedros Adhanom Ghebreyesus tamen diris, ke drasta striktigo de la vojaĝoj kaj komerco kun Ĉinio estas nenecesaj, kion mulltaj konsideris aludo al la antaŭtaga decido de Rusio fermi landlimon kun Ĉinio kaj malaprobi vizopetojn de veturantoj el Ĉinio. Registaroj de pluraj landoj (inkluzive de Usono) sugestis al siaj civitanoj eviti neurĝajn vojaĝojn al Ĉinio.

Flugkompanioj Lufthansa, British Airways, Air Canada, Lion Air (Indonezio) ĉesigis flugojn al Ĉinio dum American Airlines, IndiGo, Finnair, Delta Air Lines kaj Jetstar Asia grave reduktis ilin. Reveno de ĉinaj turistoj, vojaĝintaj eksterlanden dum la novjara ferio, malfaciliĝis, do la ĉina registaro mendis flugojn por alporti ilin hejmen el Sud-Koreio, Japanio kaj Mjanmao.

Dume estis registritaj 9816 infektiĝoj (inkluzive pli ol 100 ekster Ĉinio) kaj 213 mortoj. Usono konfirmis la unuan kazon de hom-al-homa infektiĝo — viro en Ĉikago infektiĝis de sia edzino. En Francio estas registritaj jam 6 infektiĝoj. En Afriko ĉiam pli da landoj sendas pasaĝerojn kun similaj simptomoj al kvaranteno, kvankam la suspektita kazo en Eburbordo ne konfirmiĝis, do ĝis nun en la kontinento mankas konfirmitaj kazoj de infektiĝo. En Honkongo estis registritaj jam 12 kazoj, 114 en Pekino

La urbestro de Uhano eksiĝis post amaso kritikado pro lia malkapablo ekregi la situacion. La 30-an de januaro estis eksigita estro de sanservo de la urbo Huanggang (ankaŭ en provinco Hubejo), kiu dum gazetara konferenco malsukcesis respondi al plej bazaj demandoj kaj nomi nombron de pacientoj en lokaj hospitaloj. La ĉina registaro sendis jam al Uhano 86 flugojn kun 5129 kuracistoj kaj flegistoj, kaj 115000 medicinaj ekipaĵoj.

En Uhano jam finiĝis dezajnado de la unua kaj dua etapoj de konstruado de hospitalo Leishenshan. Ĝ havos areon je 60 000 kvadrataj metroj. La kvarantena parto okupas 51 000 kvadratajn metrojn kun 1 600 pacientoj, dum la kuracista parto okupos 9 000 kvadratajn metrojn, kaj povos akcepti pli ol 2 000 kuracistojn. Ĝis tagmezo de la 29-a de januaro, la bazaj konstruaĵoj jam estas plenumitaj, finiĝis la instalado de muroj de kuracistaj dormoĉambroj numero 1, 2, 7.

La 31-an de januaro en Rusio estis konfirmitaj du unuaj kazoj de infektiĝo de la ĉina koronviruso. Du ĉinoj estis enhospitaligitaj — unu en Transbajkala regiono kaj alia en Tjumena provinco. En la Tjumena Industria Universitato (Tjumeno) studas 2000 eksterlandaj studentoj, el kiuj 50 venis el Ĉinio, inkluzive la infektiton.

Samtage Rusio fermis la landlimon kun Mongolio kaj Ĉinio por la ĉinaj civitanoj. Oni enlasos nur civitanojn de Belorusio kaj ĉinoj kun la rusiaj restadpemeresiloj, sed ili devos trapasi 14-tagan kvarantenon. Oni provizore malpermesis doni laborvizojn al la ĉinaj civitanoj. La Moskva Ŝtata Universitato transigis siajn ĉinajn studentojn al malĉeesta studado, la ferioj por ili estis longigitaj ĝis la 2-a de marto. En Transbajkala regiono oni aranĝas rehejmigon de la ĉinaj civitanoj, ĉiuj lernejoj estas fermitaj. La enhospitaligita paciento jam resaniĝas.

Singapuro fermis siajn landlimojn por ĉiuj eksterlandanoj, veturantaj el Ĉinio aŭ vizitintaj ĝin dum lastaj 14 tagoj. Tio estas la unua kazo en Sud-Orienta Azio kaj en la historio de la lando. Samtempe oni ĉesigis eldoni vizojn por la ĉinaj civitanoj. La singapuranoj, revenontaj el Ĉinio, devos pasigi du semajnojn en kvaranteno. La aŭtoritatoj agnoskas ke tio forte damaĝos la ekonomion, speciale turismon. Aŭstralio fermis siajn landlimojn por ĉiuj veturontoj el Ĉinio. La aŭstraliaj civitanoj kaj tiuj kun restadpermesiloj, revenintaj el Ĉinio, devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno.

Kartvelio anoncis provizoran ĉesigon de flugoj el Ĉinio. Armenio nuligis senvizan reĝimon kun Ĉinio ĝis la 31-a de marto. Turkio sendis al Uhano milittransportan aviadilon por evakui 36 siajn civitanojn kaj po 7 civitanoj de Azerbajĝano kaj Kartvelio.

Mapo de la infektoj en la mondo per la koronviruso tipo nCoV el Uhano
  •  La fonto de la infekt-kazoj (Ĉinio)
  •  Certigitaj kazoj de la infektoj
  •  La certigitaj suspektoj de kazoj de la infektoj
  • Dume nombro da infektitoj atingis 11 943 kaj 259 homoj mortis. Ĉinaj fakuloj diris ke eĉ homoj, resaniĝintaj de la virusa atako, povus malsaniĝi denove, ĉar aperintaj en iliaj organismoj antikorpoj post certa tempo povas malaperi. En Honkongo 7000 kuracistoj kaj flegistoj minacas striki, se la registaro ne fermos komplete limon al la kontinenta Ĉinio.

    Ĉinaj civitanoj en sociaj retejoj akre kritikas la Ĉinan Ruĝan Krucon pro neefika distribuado kaj suspektata misuzado de la protektaj ekipaĵoj, abunde liverataj interalie de la ĉinaj kaj eksterlandaj donacintoj. Oni postulas ke la aŭtoritatoj malstriktigu limigojn tiukampe kaj permesu transdoni maskojn kaj aliajn protektaĵojn rekte al la hospitaloj.

    La 2-an de februaro la Filipinoj raportis pri la mortokazo pro la ĉina koronviruso — la unua ekster Ĉinio. La 1-an de februaro mortis 44-jara ĉina civitano, akompaninto de 38-jara ĉinino, veninta la 21-an de januaro el Uhano tra Honkongo. La lando provizore fermis alvenon de vojaĝantoj el Ĉinio, inkluzive de Honkongo kaj Makao. La filipinaj laboristoj, kiuj revenos por ferioj hejmen, devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno.

    Samtempe la ĉinaj aŭtoritatoj raportis pri eksplodo de la birda gripo H5N1 en la provinco Hunano, ĉe la suda limo de provinco Hubejo. La gripo aperis en distrikto Shuangqing de la urbo Shaoyang, kie mortis 4500 kokinoj el 7850 troviĝintaj en loka farmo. Mankas informoj pri homaj infektiĝoj.

    Dume nombro de konfirmitaj infektiĝoj jam atingis 14 562 (el kiuj ĉirkaŭ 140 eksterlande) kaj 305 homoj mortis. Sciencistoj el la Honkonga Universitato konkludis, ke je la 30-a de januaro en la nura Uhano povas troviĝi 75 815 infektitoj. Siajn kalkulojn ili faris surbaze de observo, ke ĉiu infektito kontaĝas averaĝe po 2,68 personojn.

    La 31-an de januaro Usono deklaris sanservan krizostaton kaj malpermeson por eniro de la loĝantoj de la kontinenta Ĉinio. La usonanoj, revenontaj el Uhano, pasigos du semajnojn en kvaranteno. La aŭtoritatoj ĵus konfirmis la sepan kazon de infektiĝo. Ĉiuj flugoj el Ĉinio estas akceptotaj en sep flughavenoj: la Internacia Flughaveno John F. Kennedy, la flughaveno Los-Anĝeleso, la flughaveno O'Hare, la flughaveno San-Francisko, la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma, la Internacia Flughaveno de Honolulu kaj tiuj en Seatlo kaj Atlanta.

    Nov-Zelando baris eniron por ĉiuj de la kontinenta Ĉinio. La 1-an de februaro 89 turistoj-hubejanoj estis evakuitaj el Tajlando per mendoflugo de China Southern Airlines, alportinta ilin el Phuketo al Guangzhou. Tio estis jam la kvara mendoflugo. Ĝis nun 399 ĉinaj civitanoj el Hubei jam hejmen revenis de Tajlando, Majlazio kaj Japanio.

    La 2-an de februaro la registaro de Ĉinio eldonis ordonon, laŭ kiu ĉiu suspektita havi viruson aŭ proksime kontakti infektitojn devas esti metita en kvaranteno sendepende de lia deziro. Kaze de rifuzo tion faros polico. Dum restado en kvaranteno medicinaj servoj, kuraciloj kaj manĝaĵoj estos senpagaj. Por kontentigi kreskantan bezonon pri kvarantenaj centroj, la 3-an de februaro en Uhano estis malfermita la hospitalo Huoshenshan, konstruita en ok tagoj. Tie laboros 1400 militaj kuracistoj kaj flegistoj, senditaj laŭ rekta ordono de Xi Jinping. La guberniestro de provinco Hubejo Wang Xiaodong ordonis al hospitaloj kaj laboratorioj testi ĉiujn prenitajn sango-specimenojn en du tagojn.

    Sciencistoj el la universitato de Ŝenĵeno konkludis ke la viruso povas vivi ankaŭ sur homaj vizaĝoj, kio estas plia vojo de ĝia disvastiĝo. Kuracistoj en Tajlando raportis pri resaniĝo de 71-jara ĉinino, en kies sango malaperis la viruso post aplikado de koktelo el kontraŭvirusiloj lopinavir kaj ritonavir, uzataj por trakti gripon kaj HIV. En Usono eksperimenta kuracilo remdesivir de la medicina centro Gilead Sciences (Kalifornio) sukcese resanigis 35-jaran viron. Antaŭe oni uzis ĝin kontraŭ ebolo.

    Dume nombro de konfirmitaj infektiĝoj atingis 17 388 kaj 362 homoj mortis. Dum sabato, la 1-a de februaro, estis registritaj 894 novaj infektiĝoj (post 576 vendrede, 378 ĵaŭde, 356 merkrede kaj 315 marde). Dimanĉe en 31 provincoj estis registritaj 2 829 infektiĝoj kaj 57 mortoj, el kiuj 56 okazis en Hubejo kaj unu en Ĉongĉingo.

    En Interna Mongolio infektiĝis 40-jara viro, kiu neniam vizitis Hubejon, nek havis proksimajn kontaktojn kun infektitoj, nek kun bestoj en bestaj bazaroj. En la urboj Huanggang (Hubejo) kaj Wenzhou (Ĝeĝjango) la aŭtoritatoj malpermesis al la loĝantoj eliri iliajn domojn. Nur po unu homo el ĉiu familio rajtas unufoje en du tagoj iri al vendejoj por aĉeti necesaĵojn.

    La epidemio grave damaĝas la ĉinan ekonomion, do la Centra Banko de Ĉinio anoncis ke ĝi enpumpos hodiaŭ 1,2 trilionojn da juanoj (171,4 miliardojn da usonaj dolaroj) en la financan sistemon por preventi falon de la merkato.

    La viruso jam trafis 23 landojn. Usono, Rusio, Eŭropa Unio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Singapuro malpermesis aŭ striktigis alvenon de la ĉinaj civitanoj kaj de eksterlandanoj vizitintaj Ĉinion en lastaj 14 tagoj. Al ili aliĝis la Filipinoj kaj Indonezio. La ĉina ambasadoro en Israelo Dai Yuming komparis tion kun malakcepto de la judaj rifuĝintoj dum Holokaŭsto fare de pluraj landoj, sed poste pardonpetis pro tiu rimarko. Dume en Honkongo mil kuracistoj kaj flegistoj aliĝis al striko post rifuzo de loka registaro fermi landlimojn kun la kontinenta Ĉinio por preventi disvastiĝon de la viruso. En Tajlando estis registritaj 19 infektiĝoj, kio estas la dua laŭnombre cifero ekster Ĉinio (post 20 en Japanio). 8 tajlandaj pacientoj jam resaniĝis kaj estis elhospitaligitaj.

    Francio evakuis el Uhano pliajn 250 homojn, inkluzive de 65 francoj, dum aliaj estis plejparte civitanoj de eŭropuniaj landoj. Ĉirkaŭ 20 el la evakuitoj havis simptomojn de la viruso. Tio estis jam la dua evakua flugo, organizita de Francio.

    La 5-an de februaro en Tjumeno (Rusio) alteriĝis du milittransportaj aviadiloj Iljuŝin Il-86, alportintaj 144 evakuitojn el Uhano. Inter ili estas 128 civitanoj de Rusio kaj 16 personoj el aliaj landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Venis 4 infanoj aĝaj de 7 monatoj ĝis 4,5 jaroj. La alvenintoj estas lokitaj en la rehabilita centro Gradostroitel, kiu situas 28 km for de la urbo, apud vilaĝo Vinzili, kaj specialiĝas pri rehabilitado de la infektitoj. Interalie ĝi havas fermitan kloakon por ke infekto neniukaze trafu la eksteran medion. Le ejo estis ĉirkaŭbarita kaj gardata de loka taĉmento de Rosgvardija (Rusia Gvardeo). Tie ili pasigos du semajnojn en kvaranteno. Kuracistoj kontrolis sanstaton de ĉiuj pasaĝeroj kaj skipanoj antaŭ, dum kaj post la flugo kaj trovis neniujn simptomojn de la malsano.

    Dume la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris la 3-an de februaro, ke necesas eviti troajn reagojn. Li akcentis, ke la MOS proponas ne limigi vojaĝon kaj komercon, kiel tion faris Rusio, Usono kaj pluraj aliaj landoj. La Monda Banko jam diris, ke ĝi devos revizii sian prognozon rilate ekonomian kreskon ĉi-jare, ĉar ĝi certe estos malpli alta. En Makao oni fermis ĉiujn kazinojn por 15 tagoj. La flugkompanio Cathay Pacific (Honkongo) lasis 27 mil siajn dungitojn por trisemajnaj nepagitaj ferioj, ĉar ĝi ne povas eĉ liveri al ili maskojn en necesa kvanto. Produktoĉenoj tutmonde estas grave damaĝitaj kaj la sud-korea aŭtomobila konzerno Hyundai jam anoncis haltigon de produktado kiel la unua aŭtofabrikanto ekster Ĉinio.

    La ĉefministro de Kamboĝo Hun Sen, vizitonta Ĉinion, planis renkontiĝi ankaŭ kun 27 kamboĝaj studentoj, troviĝantaj en Uhano, sed la ĉinaj aŭtoritatoj malakceptis tiun parton de la vojaĝo pro kvaranteno. En Kamboĝo estis unu konfirmita kazo de infektiĝo.

    La hospitalo Huoshenshan, konstruita en Uhano en dek tagojn, akceptis la 4-an de februaro unuajn pacientojn. 31 laboratorioj estas ekipitaj por testi sangospecimenojn, ilia kapacito kreskis de 200 ĝis 4000 testoj tage. Interalie en la hospitalo funkcios senkontakta vendejo, kiu ne bezonas vendistojn kaj kvitancojn, uzante sistemon Taoxianda (branĉo de Alibaba Group). Tra Ĉinio rapide malfermiĝis pluraj tiaj vendejoj kaj grave kreskis liverservoj. Oni uzas robotojn kaj spavojn por liveri manĝaĵojn al pacientoj kaj mendintoj, inkluzive en hospitaloj.

    La Uhana Instituto de Virusologio informis, ke la 21-an de januaro estis prezentita peto pri registrado de patento por aplikado de Remdesivir — kuracilo, kreita de la biofarmacia kompanio Gilead Sciences (Usono), kaj celanta kuracadon de tiaj malsanoj. Ĉinaj kuracistoj konkludis ke Remdesivir kaj chloroquine (jam 80 jarojn uzata kontraŭ malario) estas tre efikaj ankaŭ kontraŭ tiu ĉi viruso. La ĉina epidemiologo Li Lanjuan diris, ke du kontraŭvirusaj kuraciloj povas efike bremsi multiĝon de la viruso — Arbidol kaj Darunavir. La vic-direktoro de la bilogia centro de la Ministerio pri scienco kaj teknologio Sun Yanrong diris ke oni testas ankaŭ je bestoj kaj krizaj pacientoj Remdesivir, chloroquine phosphate kaj Favipiravir. la Nacia Administracio pri Kuraciloj permesis al la hospitalo de la Ĉino-Japana Amikeco kaj la Ĉina Akademio pri Medicinaj Sciencoj lanĉi klinikan testadon de Remdesivir.

    Dume nombro de infektitoj jam atingis 25 542, kaj 492 homoj mortis, 911 resaniĝis (inkluzive 892 en Ĉinio). En lasta tago mortis 65 homoj, kio estis absoluta rekordo de la epidemio, kaj 3 887 pliaj kazoj de infektiĝo estis konfirmitaj. Iuj ekspertoj supozas ke reala nombro de la infektitoj estas oble pli granda kaj la oficialaj datumoj kalkulas nur tiujn kun klare videblaj simptomoj, jam enhospitaligitajn. Ĉirkaŭ 2500 pacientoj en Hubejo troviĝas en kriza aŭ danĝera stato. Mortofteco lastatage iom malkreskis — de 3,1% ĝis 2,9% en Hubejo (tutlande 2,1%). Pli ol 80% de la mortintoj havis pli ol 60 jarojn kaj 75% havis gravajn sanproblemojn kiel diabeto ks. En Ĉinio pacientoj troviĝas en hospitaloj averaĝe naŭ tagojn, sed en Hubejo 20 tagojn — por plua observado kaj ĝis ricevo de du negativaj testoj pri la viruso.

    La 6-an de februaro ĉinaj aŭtoritatoj informis pri rekorda nombro de mortintoj pro la koronviruso en Ĉinio — 73 mortokazoj dum lasta tago. Suma nombro de la mortintoj en la kontinenta Ĉinio atingis 565. Estis registritaj pliaj 3694 infektiĝoj (el ili 2987 en Hubejo), kio montras malkreskon kompare al la antaŭtagaj 3887 kaj 3156 respektive. Sume jam 28 340 kazoj de infektiĝo estis konfirmitaj, 1305 homoj resaniĝis.

    Hodiaŭ en la hospitalo de la Ĉino-Japana Amikeco kaj en la hospitalo Jinyintan (Uhano) komenciĝis klinika testado de la eksperimenta kontraŭvirusa kuracilo Remdesivir. La testadon partoprenos 761 pacientoj, el kiuj 308 havas relative mildajn simptomojn kaj 453 troviĝas en serioze endanĝerigita stato. La usona firmao Gilead Sciences, ellaborinta la kuracilon, provizas ĝin senpage. En Usono unu paciento jam resaniĝis post aplikado de tiu ĉi medikamento, kion konfirmis lastsemajna publikaĵo en la magazeno The New England Journal of Medicine.

    La ĉinaj firmaoj Megvii kaj Baidu, avangardaj pri aplikado de artefarita inteligenteco, evoluigis kaj komencis testan uzadon de aparatoj, ebligantaj distancan mezuradon de korpotemperaturo. Megvii instalis tian sistemon ĉe la metrostacio Mudanyuan en la Pekina metroo kaj ĉe registara oficejo en la distrikto Haidian, dum Baidu metis siajn infraruĝajn sensilojn ĉe la metrostacio Qinghe. La aparatoj de Megvii kapablas mezuri korpotemperaturon de homo, troviĝanta en homamaso je distanco ĝis kvin metroj. Ĝi funkcias eĉ se homo portas maskon aŭ ĉapon, kun ĝusteco ĝis 0,3 gradoj laŭ Celsio, asertas la firmao. La sistemo, starigita en 16 lokoj ĉe la metrostacio Mudanyuan, povas ĉiusekunde mezuri temperaturon de 15 homoj, tuj eligante bildon de februlo kaj sendante averton al sanitaraj aŭtoritatoj. Por ĝia priservado sufiĉas unu persono. La sistemo de Baidu promesas ĝustecon ĝis 0,05 gradoj de Celsio.

    La 5-an de februaro la Ĉina Nacia Sanserva Komisiono publikigis aldonaĵojn al sia diagnoza gvidilo. Ĝi aldonis spirproblemojn al la listo de suspektindaj simptomoj kaj aldonis la kvaran grupon al klasifiko de la koronvirusaj pacientoj — la grupon kun mildaj simptomoj. Temas pri pacientoj, kiuj havas febron, tuson, malfortecon kaj spirproblemojn, sed ne montras signojn de pulma infekto. Ankaŭ ili ekde nun devas esti metitaj al kvaranteno, ĉar ankaŭ ili povas esti disvastigintoj de la infekto. Tiaj pacientoj ne estos listigitaj inter la konfirmitaj kazoj de infektiĝo. La komisiono rekomendis ankaŭ uzi koktelon el la kontraŭvirusiloj kiel Kaletra, ribavirin kaj enspirebla interferono. Tamen ĝi substrekis, ke neniu el ili garantias resaniĝon. Ili jam estas uzataj por lukto kontraŭ HIV, hepatito kaj gripo, plifortigante imunan sistemon de pacientoj. Tamen estis menciite, ke necesas memori pri eventualaj flankefikoj kiel humoraj perturboj, aliĝanta risko de infektiĝo kaj apopleksio, kaŭzataj de interferono.

    La prezidanto de Ĉinio Xi Jinping diris dum partia kunsido ke lokaj partiestroj, kiuj malsukcesos bridi la epidemion, estos severe punataj. Foje lokaj aŭtoritatoj aplikas ekstremajn rimedojn por plenumi tiun ĉi ordonon. En la ĉina provinco Ĝeĝjango en almenaŭ kvar urboj (Wenzhou, Hangzhou, Ningbo kaj Taizhou) kun suma loĝantaro pli ol 30 milionoj da homoj estas fermitaj ĉiuj ne-urĝe necesaj publikaj lokoj, malpermesitaj geedziĝoj kaj funebroj, limigita nombro de homoj, kiuj rajtas eliri surstraten kaj multaj familioj komplete fermitaj en iliaj loĝejoj, foje per ŝlosiloj kaj ĉenoj. Nur unu reprezentanto de ĉiu familio rajtas iri al vendejo unu fojon en du tagoj por aĉeti necesaĵojn. La vizitoj estas registrataj en speciale eldonitaj familiaj pasportoj. En Ĝeĝjango estas jam 954 konfirmitaj infektiĝoj, kio igas ĝin la dua plej trafita provinco de Ĉinio post Hubejo. 151 el ili okazis en la provinca ĉefurbo Hangĝoŭo kaj 396 en la havenurbo Wenzhou. En unu el la urbaj kvartaloj oni uzas tiucele poŝtelefonon aplikaĵon, skanante QR-kodon ĉiufoje kiam iu eliras la domon.

    Tajvano malpermesis al ĉiuj ajn plezurkrozŝipoj eniri ĝiajn havenojn post kiam tajvana virino estis infektita en japana plezurkrozŝipo, same kiel 19 aliaj kunveturantoj. Loĝantoj de la kontinenta Ĉinio, Honkongo kaj Makao devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno antaŭ ol eniri Tajvanon. En la insulo estas konfirmitaj jam 11 kazoj de infektiĝo.

    Singapuro konfirmis kvar novajn infektiĝojn, inter infektitoj estas sesmonata bebo. El tiuj ĉi kazoj tri infektiĝoj okazis surloke. Entute la urbo-ŝtato havas 28 konfirmitajn kazojn de infektiĝo. Oni identigis 142 personojn, kiujn kontaktis la infektitoj, kaj testas ilin.

    En Usono ĉirkaŭ 350 novaj evakuitoj estas lokitaj en du militbazoj en Kalifornio. 5 el ili montris suspektindajn simptomojn kaj estis tuj enhospitaligitaj. Sume Usono evakuis jam 540 siajn civitanojn. En la lando estas 12 konfirmitaj infektiĝoj.

    La 7-an de februaro en la Centra Hospitalo de Uhano mortis pro netipa pneŭmonio Li Wenliang, kiu estis inter la unuaj kuracistoj informintaj pri la apero de la koronviruso en la urbo. Li havis 34 jarojn. Ĉinaj retumantoj esprimas siajn kondolencojn en sociaj retoj kiel Weibo kaj postulas ke la aŭtoritatoj pardonpetu pro mistraktado de la doktoro, kiun multaj en Ĉinio konsideras la nacia heroo. La 30-an de decembro 2019 li informis siajn samlernantojn en interreta grupo ke kelkaj pacientoj estis enhospitaligitaj en la Uhana hospitalo kun SARS-similaj simptomoj. Samtage lokaj aŭtoritatoj konfirmis ke estas registritaj 27 kazoj de nova viruso, kies apero ligiĝas al bazaro de maraj manĝaĵoj. Tamen li kaj sep aliaj homoj, inkluzive sep kuracistojn, estis vokitaj al polico, kie oni igis ilin subskribi sindevigon ne plu diskonigi informon pri la infekto. En januaro 2020 la ŝtata televido CCTV kondamnis ok loĝantojn de la urbo pro diskonigo de "onidiroj" kaj memorigis pri leĝa respondeco pro tiaj agoj.

    La 3-an de januaro Li Wenliang revenis al sia laboro, sed la 10-an de januaro aperis tuso, sekvan tagon febro kaj la 12-an de januaro li estis enhospitaligita. "Tiutempe la registaro plu insistis ke ne okazis infektiĝo de homo al homo kaj diris ke neniu el medicinistoj infektiĝis. Mi estis konfuzita." skribis li en Weibo la 31-an de januaro. Antaŭ sia morto li publikigis en tiu socia reto fotojn de dokumentoj, en kiuj polico minacas lin per persekutoj pro diskonigo de la "rumoroj".

    Koleron de civitanoj estigis ankaŭ sciigo pri malsatmorto de handikapita knabo, kiu restis hejme sola post kiam liaj patro kaj frato estis metitaj al kvaranteno. La 16-jara Yan Cheng suferis pro cerba paralizo kaj loĝis en la urbeto Huajiahe, 100 km for de Uhano. Kuracistoj kaj oficiuloj kredigis lian patron ke ili zorgos pri lia filo, sed efektive neniu vizitis kaj prizorgis lin. La sekretario de la partia komitato Wang Baoquan kaj la urbestro Peng Zhihong estis eksigitaj, aliaj respondeculoj punitaj. Kelkajn horojn post la morto de la knabo lia patro ricevis konfirmon de sia infektiĝo kaj estis sendita al hospitalo. Lia 11-a jara aŭtisma filo supozeble restis en kvaranteno. Multaj retumantoj konsideras nuran maldungon nesufiĉa puno pro la morto de la knabo.

    Aliaj suferantoj estas hejmaj bestoj, kiuj restis solaj kaj neprizorgataj post enkvarantenigo de iliaj mastroj. Sole en Uhano almenaŭ 50 mil bestoj restis en malplenaj domoj, kies loĝantoj ne povas reveni pro la kvaranteno.

    La 6-an de januaro ĉinaj aŭtoritatoj petis entreprenojn ekster Hubejo rekomenci ilian funkciadon. Entreprenoj estas instigitaj krei manierojn por malatigi densecon de homoj sur laborlokoj aŭ permesi al la dungitoj labori alterne por plenplena produktado. La 3-an de februaro en la usona ĵurnalo The Wall Street Journal aperis la artikolo "Ĉinio estas la vera malsanulo de Azio", verkita de Walter Russell Mead, altranga esploristo pri strategio kaj politika scienco el Hudson-Instituto. Mead atribuis disvastiĝon de la nova koronviruso al la ĉina registaro kaj priskribis influon de la epidemio sur la ĉina ekonomio laŭ multaj supozoj. Li aludis, ke similaj okazaĵoj ripetiĝos en Ĉinio, kaj instigis internaciajn kompaniojn senĉinigi siajn proviz-ĉenojn kiel eble plej rapide. Tio estigis akran reagon de la ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj.

    Dume esplorteamo de la Honkonga Universitato de Scienco kaj Teknologio informis la 6-an de februaro pri sia invento — portebla detektilo, kapabla diagnozi la koronviruson en 40 minutoj. Samtempe sciencistoj el la Universitato de Makao laboras pri aparato, kiu diagnozos la viruson en malpli ol 30 minutoj, eĉ en frua etapo de la malsano. Tamen aliaj fakuloj atentigas ke eĉ laboratoriaj testoj foje montras falsajn negativajn respondojn, do necesas garantii ne nur rapidecon, sed ankaŭ ĝustecon de la testado.

    Aperis aplikaĵoj, kiuj helpas al la uzantoj eviti infektiĝon aŭ ĝustatempe kontroli sian sanstaton. La firmaoj Qihoo 360 kaj NoSugarTech kreis apon, kiu ebligas al uzanto kontroli, ĉu li troviĝis lastatempe apud infektitoj. La informoj estas ĉerpataj el oficialaj fontoj. La uzanto povas enigi sian regionon, datojn de siaj vojaĝoj, numerojn de flugoj, trajnoj, busoj, metrooj ktp. La apo funkcias ekde la 31-a de januaro kaj ĝin uzis jam 55 milionoj da homoj.

    Loĝantoj de Guangzhou kaj Ŝenĵeno povas kontroli, ĉu en ilia kvartalo haveblas infektitoj, per mini-apo de WeChat, kiu lokas la infektokazojn surmape. Similan mapon kreis la kompanio QuantUrban por naŭ urboj de la provinco Gŭangdongo. La kompanio Baidu lanĉis servon de interreta kuracista konsultado pri pneŭmonio. Ĝi celas mildigi panikon kaj malŝarĝi la hospitalojn, senigante ilin je nerilataj pacientoj. Ekde la 6-a de februaro jam 92 milionoj da homoj vizitis la paĝon kaj pli ol 2,7 milionoj da demandoj estis faritaj. Alibaba Group kreis sanservan aplikaĵon, kiu pere de artefarita inteligenteco respondas al plej oftaj demandoj pri la viruso, sugestas proksimajn hospitalojn ktp.

    Nombro de infektiĝoj tutmonde atingis 31 526, dum 638 homoj mortis kaj 1568 resaniĝis. En Ĉinio 4 821 pacientoj restas tre endaĝerigitaj kaj 26 359 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso. Entute 1 540 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. 314 028 proksimaj kontaktintoj estis spuritaj, kaj inter ili 26 762 estis liberigitaj de medicina observado, dum 186 045 aliaj restas sub medicina observado.

    La 8-an de februaro oni raportis pri la unuaj viktimoj inter eksterlandanoj en Ĉinio. En Uhano, en la hospitalo Jinyintang mortis 60-jara civitanino de Usono. Oni raportis ke ŝi jam havis gravajn malsanojn antaŭe. Samloke mortis japana civitano, pli ol 60-jara. 19 aliaj eksterlandanoj estis infektitaj, du el ili jam resaniĝis.

    La 7-an de februaro la viruso mortigis 86 homojn: 81 en Hubejo du en Hejlongĝjango, kaj po unu en Pekino, Henano kaj Gansuo respektive. Pliaj 3399 infektiĝoj estis registritaj (el ili 2841 en Hubejo). Sume jam 34 889 homoj infektiĝis, 724 mortis kaj 2152 resaniĝis tutmonde. En Hubejo sume mortis jam 699 kaj infektiĝis 24 953 homoj.

    La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis ke el 17 mil analizitaj infektiĝoj 82% estis klasifikitaj kiel mildaj, 15% kiel gravaj kaj nur 3% kiel krizaj. La oficialaj datumoj montras mortoftecon je 2% aŭ iom malpli. Reprezentanto de la organizaĵo rimarkis ankaŭ, ke aperis tutmonda deficito de la protektaĵoj. Postulado estas centoble pli granda kaj prezoj 20-oble pli grandaj ol antaŭe, kion stimulas ankaŭ abunda uzado de la protektaĵoj ekster kutima sanserva medio. La plej endanĝerigitaj estas la medicinistoj. El 138 malsanuloj en la hospitalo Zhongnan (Uhano) 40 estas medicinistoj, el kiuj 10 infektiĝis de la sama paciento. Dume 15 laboratorioj tra la mondo konsentis akcepti sangospecimenojn el landoj, kiuj bezonas helpon tiukampe.

    Dume daŭras kvaranteno en plezurkrozŝipo, veninta al la haveno de Jokohamo (Japanio). Jam 64 kazoj de infektiĝo estas konfirmitaj inter ĝiaj pasaĝeroj. En Tajlando estis konfirmitaj 7 pliaj infektigoj (4 civitanoj de Ĉinio kaj tri tajlandanoj). Unu infektito estis en la grupo el 138 tajlandanoj, evakuitaj el Uhano. Du aliaj kontaktis ĉinajn turistojn. Sume en la lando estas jam 32 konfirmitaj infektiĝoj, el kiuj 23 rilatas al la ĉinaj civitanoj. 11 pacientoj resaniĝis, 22 restas en hospitaloj.

    En Uhano estis eksigitaj du altranguloj post la morto de la loka kuracisto Li Wenliang, siatempe perskutita pro diskonigo de informoj pri la aperinta viruso. Pluraj ĉinaj civitanoj funebris lian hieraŭan forpason, marŝante laŭ stratoj kun sloganoj, mallevante la maskojn kaj sonigante fajfilojn. La Nacia Kontrola Komitato vendrede decidis sendi laborgrupon al Uhano por komenci ampleksan enketon pri okazaĵo koncerna al kuracisto Li Wenliang.

    La 7-an de februaro la ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump, urĝante la usonan flankon reagi racie al eksplodo de la nova koronviruso. Li emfazis, ke la ĉinaj klopodoj por la prevento kaj regado iom post iom donas pozitivajn rezultojn, kaj Ĉinio havas plenan memfidon kaj kapablon triumfi super la epidemio. Similaj konversacioj okazis ankaŭ kun aliaj ŝtatestroj.

    Indonezio malpermesis importadon de vivaj bestoj el Ĉinio. Lastjare ĝi importis ilin je 314 295 dolaroj. Eldonado de vizoj por la ĉinaj civitanoj estas ĉesigita, ĉiuj vizitintaj lastatempe Ĉinion ne rajtas eniri Indonezon.

    La 15-an de februaro la Ĉina Nacia Sanserva Komisiono diris, ke dum lasta tago ke pliaj 143 homoj pereis, kio plialtigis la nombron da mortintoj al pli ol 1 500. Krome, la komisiono konfirmis 2 641 pliajn virusajn kazojn, sed temas pri malpliiĝo (la antaŭan tagon, Ĉinio raportis 5 090 novajn kazojn). La sumo da konfirmitaj kazoj en tiu lando atingis 66 492, kaj la nombro da mortintoj je 1 523. La plimulto da novaj mortokazoj okazis en Uhano.

    La ĉina registaro ŝanĝis sian metodon por kontroli kaj kalkuli novajn kazojn, kio rezultigis kreskegon de raportitaj kazoj. Laŭ tiu nova metodo, la kuracistoj rajtas uzi pulmo-bildojn kaj aliajn esplorojn por diagnozi malsanulojn anstataŭ sole laboratoriaj kontroloj.

    En Pekino, urbaj aŭtoritatoj devigas ĉiujn, kiuj revenas al la ĉefurbo, memstare kvaranteni sin por 14 tagoj. La disvastiĝo kaŭzis la eksigon de Jiang Chaoliang kiel la reganto de la Komunista Partio en Hubejo, kelkajn tagojn post la elpostenigo de du altrangaj sanoficialuloj. La oficiala novaĵagentejo Xinhua diris ke la antaŭa urbestro de Ŝanhajo Ying Yong anstataŭos Jiang, kiun la lonĝantaro kritikis pro lia fuŝa regado de la disvastiĝo de la COVID-19 viruso.

    La 19-an de februaro en Tjumeno finiĝis la dusemajna kvaranteno por 144 civitanoj de Rusio kaj kelkaj aliaj landoj, evakuitaj el Uhano. Ĉiuj ekzamenoj konfirmis mankon de infektitoj inter la evakuitoj. Homoj dankis la kuracistojn kaj urbanojn pro afabla akcepto, bonaj vivkondiĉoj kaj memordonacoj, kaj disflugis al siaj loĝlokoj. Kelkaj preferis resti en Tjumeno por kelkaj pliaj tagoj por konatiĝi kun la urbo, gastiginta ilin en la komplika periodo de ilia vivo.

    La 20-an de februaro en la Internacia Flughaveno Borispilo alteriĝis aviadilo Boeing 737-700 de la ukraina flugkompanio SkyUp, alportinta 73 evakuitojn el Uhano — 45 civitanojn de Ukrainio kaj 28 eksterlandanojn el Norvegio, Belorusio, Hispanio, Argentino, Kostariko kaj kelkaj aliaj landoj. La Ministerio pri sano konfirmis ke inter ili mankas homoj kun simptomoj de la koronviruso, kio estis kontrolita antaŭ kaj post la flugo.

    Tamen loĝantoj de vilaĝo Novije Sanĵari en Poltava provinco, apud kiu oni decidis aranĝi la kvarantenon en la ferma kuracejo de la Nacia Gvardeo, renkontis la novaĵon per fortaj protestoj. Jam antaŭ oficiala konfirmo de tiu ĉi informo, lokanoj blokis la vojon al la sanatorio per siaj aŭtoj kaj deklaris ke ili bruligos pneŭojn kaj kuŝiĝos sub radojn por ne enlasi la evakuitajn samlandanojn. Kelkdek policanoj ekbatalis kontraŭ la homamaso, klopodante malbloki la vojon.

    Loĝantoj de aliaj lokoj, kien oni laŭdire povintus sendi la evakuitajn ukrainanojn, ankaŭ ekprotestis. Ĉe la enirejo de sanatorio de la Ministerio pri defendo apud la urbo Ternopilo amasiĝis homoj, kiuj laŭte kantis preĝojn petante Dipatrinon forpeli la evakuitajn samlandanojn. En la urbo Vinniki (Lviva provinco) homoj blokis la enirejon de loka hospitalo per pneŭoj kaj rifuzis enlasi iun ajn enen. Ilin subtenis kunlaborantoj de la hospitalo.

    Kiam finfine busoj kun la evakuitoj venis al Novije Sanĵari, lokanoj bruligis barikadon el pneŭoj kaj ĵetis ŝtonojn, botelojn kaj bastonojn kontraŭ la busojn. Dek homoj (naŭ policanoj kaj unu lokano) petis medicinan helpon, unu estis detenita. Post alveno iuj evakuitoj plendis pri aĉaj kondiĉoj en la sanatorio, publikigante fotojn kaj rakontojn en sociaj retejoj. La prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij konstatis, ke la protestoj montris "malbonan flankon de nia karaktero".

    Informoj pri la okazaĵo trafis ĉinan socian retejon Toutiao, estingante viglan reagon. Retumantoj kondamnis agojn de la ukrainaj protestantoj kiel egoismajn kaj kruelajn, kaj rimarkigis ke tiaj aferoj montras la homan naturon kia ĝi estas.

    Statistiko[redakti | redakti fonton]

    Nombro de la infektitoj laŭ landoj:

    Sociaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

    Ĉinoj kaj aliaj azidevenaj homoj loĝantaj en Francio plendas pri tio, ke oni diskriminacias ilin pro la viruso. Komence de februaro 2020 la frazo #JeNeSuisPasUnVirus (mi ne estas viruso) tendenciĝis ĉe Tvitero. Suspektoj kaj malamo estis spertataj en publikaj lokoj, transporto, sportejoj ktp.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]