Mike Pompeo
Aspekto
| Mike Pompeo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de decembro 1963 (62-jaraĝa) en Orange |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | West Point - bakalaŭro de scienco (–1986) jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro (–1994) Los Amigos High School (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Edz(in)o | Susan Pompeo (en) |
| Okupo | |
| Okupo | advokato oficiro komerca estro negocisto politikisto |
| TTT | |
| Retejo | https://www.whitehouse.gov/people/mike-pompeo/ |
Michael Richard Pompeo (naskiĝis la 30-an de decembro 1963) estas usona politikisto kaj advokato, kiu ekde aprilo 2018 funkcias kiel la 70-a usona ministro pri eksterlandaj aferoj. Li estas iama oficiro de la Usona Armeo kaj estro de la Centra Inform-Agentejo de januaro 2017 ĝis aprilo 2018.
Pompeo estis membro de la Usona Domo de Reprezentantoj de 2011 ĝis 2017, reprezentante la 4-an kongresan distrikton de Kansaso. Pompeo estas membro de la teo-partio en la Respublikana Partio.
La usona prezidanto Donald Trump nomumis Pompeon kiel ŝtatsekretario en marto 2018, post maldungo de la antaŭa postenulo Rex Tillerson.

