Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ne konfunzenda kun "Eŭropa tago de lingvoj"

Ŝahid Minar aŭ la martira monumento en Bangladeŝo, kiel memorigo al la viktimojn de la 21-a de februaro 1952 dum manifestacioj por la Movado por bengala lingvo ((bengale: ভাষা আন্দোলন; Bhaŝa Andolon), celante lingvajn rajtojn por bengalparolantoj.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo[1]Internacia Tago de la Patrina LingvoInternacia Tago de la Denaska Lingvo[2][3] estis proklamita la 21-an de februaro 1999 je propono de la Unesko al la Unuiĝintaj Nacioj.

Unesko prunteprenis ĝin de Bangldeŝo kie en tiu tago en 1952 sep junuloj martiriĝis por denaska lingvo, la lingvaj rajtoj de la bengala[4].

Tiun tagon UNESKO celebras ĉiujare kun la nomo Tago de la Patrina Lingvo en siaj ses oficialaj lingvoj.

Homoj, kies denaska lingvo ne (aŭ ne sufiĉe) evoluis el la vidpunkto de terminologio kaj faklingvoj aŭ al kiuj oni ne donas la eblon utiligi sian denaskan lingvon kadre de edukado, trejnado, alirado de informoj aŭ interagado en sia laborloko, tendencas postresti [5].

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Ĉu gepatra lingvo - patrina lingvo - denaska lingvo aŭ adopta lingvo?

Kvankam homoj kutime alproprigas jam denaske la lingvon de siaj patrinoj kaj patroj, en plej multaj lingvoj oni nur diras patrinan lingvon, kvankam temas pri ambaŭ gepatroj (gepatra lingvo). En tiu senco la alproprigo ne dependas de la propra elekto. Se infano de esperantista paro kreskas hejme kaj alproprigas la lingvon spontanee ĝi estu konsiderata kiel gepatra lingvo, sed povas okazi ke tiu sama infano en aĝo de adolekso elektas por alia lingvo ol Esperanto, tiam oni parolas pri adopta lingvo. Inverse okazas ke la serĉado de propra identeco igas esperantistojn koncepti esperantistecon kvazaŭ kiel aparteno al mem elektita diaspora lingvo[6] kaj kulturo, apud la gepatra: la adopta lingvo. La radikoj adopt- kaj opci- havas la saman devenon, ĉar opcio estas elekto kaj en la latina adoptare signifas elekti[7].

Ekzistas adoptaj landoj, kien homoj migras aŭ fuĝas for de la patrolando kaj kie ili vole aŭ nevole lernu ne mem elektitan, adoptan lingvon, kutime la surloke domina lingvo, por rekonstrui sian universon kaj integriĝi aŭ asimiliĝi en la nova adopta lando. La orienteŭropaj judoj havis denaskan lingvon,kiu fakte estis adopta pli ol gepatra: la germana. Tiun lingvon ili adaptis al siaj bezonoj tiom bone ke fine ili ekloĝis en tiu lingvo, la jida. Simie okazas kun Esperanto, almenaŭ el vidpunkto de raŭmistoj. Maloftas ke lingvo dependas malpli de ĝia transdono de gepatroj al infanoj ol de la libervola elekto de ĝiaj parolantoj, kiuj eksplicite okupiĝas pri komunikado kaj justeco[8].

La 21-a de Februaro, Tago de la Patrina Lingvo, devus esti la festotago de la denaskuloj, sed ĝi povus esti la festotago de ĉiuj homoj, se ĝi fariĝus la Tago de la Adopta LIngvo, se tiam la mondo omaĝus ne al la lingvo lernita sen opcia ŝanco, sed ankaŭ al lal lingvo libere elektita[7].

Celo[redakti | redakti fonton]

Depost la jaro 2000 la 'internacia tago de Denaska Lingvo' estas celebrata ĉiujare kun la celo

Historio[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo por festi la Internacian Tagon de Denaska Lingvo estis la tumultoj la 21-an de februaro 1952 en Dako, Pakistano kie la polico mortigis kelkajn studentojn parolantajn la bengalan ('banglan') dum manifestacioj por la Movado por bengala lingvo kiu provis rekonigi la bengalan, la sesa plej parolata lingvo en la mondo, kiel oficiala lingvo de Pakistano. Pakistano tiam konsistis el la orienta Pakistano (hodiaŭ Bangladeŝo) kaj la okcidenta Pakistano (hodiaŭa Pakistano). La tiama pakistana registaro argumentis, ke la urdua estis la sola nacia lingvo de Pakistano kaj volis antaŭenigi nur tiun lingvon kiu estis la lingvo de la reganta socia tavolo kaj de la islama ligo, parolata de nur 3% de la parolantaro[10]. En 1971 la orienta parto de Pakistano post naŭmonata civila milito deklaris sian sendependecon de Pakistano. La nacia lingvo en la nova ŝtato Bangladeŝo depost tiam estis la bengala.

En novembro 1999 Unesko deklaris ke la 21-an de februaro estos ĉiujare Internacia Tago de Denaska Lingvo.

La Internacia Tago de Denaska Lingvo estis unuafoje celebrata en la jaro 2000. La mesaĝo kiu tiucele alvokis en 2001, raportis ke tiam estis pli-malpli 6700 lingvoj en la mondo de kiuj duono estas minacataj kaj povus malaperi.

Unesko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la ĉiujara Internacia Tago de Denaska Lingvo. Ĝia unua kaj ĉefa celo estis ree emfazi la edukajn avantaĝojn de uzo de Denaska lingvo en lernejoj, precipe en elementaj lernejoj. Infanoj pli rapide lernas legi kaj skribi en lingvo kiun ili plene komprenas – aŭ, pli precize, ili suferas malavantaĝon se ili estas devigataj komenci sian lernadon per lingvo kiun ili parte, aŭ eĉ tute, nekomprenas.

En sia mesaĝo al la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en 2018, Audrey Azoulay, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, deklaris: "Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj."

Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, sed emfazas, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingva justeco kaj lingva egaleco. Kiel unu el malmultaj neregistaraj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri lingvaj demandoj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) instigas al Unesko kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en edukado."

Unesko diris en sia retejo pri la Tago de Patrina Lingvo:

Citaĵo
 "Lingvoj estas la plej potencaj iloj por konservi kaj evoluigi nian palpeblan kaj nepalpeblan heredaĵojn. Ĉiuj movoj por antaŭenigi la dissemadon de la patrina lingvo servos ne nur kuraĝigi lingvan diversecon kaj plurlingvan edukadon sed ankaŭ evoluigi plenan konscion de lingvaj kaj kulturaj tradicioj tra la mondo kaj por inspiri solidarecon bazitan sur interkompreniĝo, toleremo kaj dialogo." 

-- De retejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo[11]

Aliaj iniciatoj de Unesko rilate al lingvoj[redakti | redakti fonton]

En 2008 Unesko lanĉis la organizadon de la Internacia Jaro de Lingvoj.

En 2019 Unesko lanĉis la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj.[12]

En 2020, Unesko lanĉis la Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj[2].

Premio[redakti | redakti fonton]

La Instituto Linguapax, en Barcelono, Hispanio, kiu laboras por konservi kaj antaŭenigi lingvan diversecon en la mondo, donas la Premion Linguapax ĉiujare je la Internacia Tago de Gepatra Lingvo. La premio estas donita al individuoj kaj instancoj, kiuj faris esceptan laboron por antaŭenigi lingvan diversecon aŭ plurlingvan edukadon. La Lingapax Premio estis unue prezentita en 2002.

Esperanto por lingva egalrajteco kaj pluvivado de ĉiuj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Universala Esperanto-Asocio ĉiujare aktive partoprenas en la celebrado de la Internacia Tago de Denaska Lingvo pere de multlingva informkampanjo kun afiŝoj en multegaj lingvoj[13]. Esperanto-parolantoj aktive partoprenas en lingvaj festivaloj kie estas multe da atento por aliaj lingvoj. Dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj venas ofte personoj el aliaj landoj kaj kulturoj dum kiuj ili ofte volas ekscii pli da informojn pri iliaj lingvoj aŭ organizas kvizon en kiu la ĉeestantaro divenu en kiu lingvo estas iuj kanzonoj.

Paroli sian gepatran lingvon estas rajto, kiun ne estas evidenta por ĉiuj homoj en la mondo, precipe en lokoj kie gepatraj lingvoj estas minacataj de pli superregaj lingvoj. Hodiaŭ, dulingvaj edukprogramoj tutmonde ilustras kiel diskutoj pri "gepatraj lingvoj" devas inkluzivi la "aliajn lingvojn"[14]. La uzo de la lingvo Esperanto en internacia komunikado celas realigi lingvan egalrajtecon kaj helpi ke ĉiuj homoj povas pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro[13]. La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian denaskan lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.

Esperanto kiel denaska lingvo kaj por celebri lingvojn[redakti | redakti fonton]

Esperanto intertempe ankaŭ mem fariĝis geaptra lingvo de kreskanta nombro de denaskuloj. Oni taksis en 1995, ke tiam mil homoj lernis la lingvon hejme de siaj gepatroj; eble la nombro de denaskuloj intertempe duobliĝis. Okazas ankaŭ pluraj internaciaj renkontiĝoj de Esperanto-parolantaj familioj kun iliaj infanoj[15].

Esperanto kelkfoje ĉeestas apude de aliaj lingvoj kadre de la internacia tago de Denaska lingvo. Tiel okazis en 2018 en Meksikurbo, kadre de dutaga festivalo pri indiĝenaj lingvoj dum kiu kvar lingvoj estas elektitaj por la poezia recitalo "Voĉoj de l' mondo" kadre de la nacia celebrado okaze de la Internacia Tago de Denaska Lingvo, ĉe la prestiĝa Colegio Nacional. La evento titoliĝis "Meksiko multlingva", honore al sesdek naŭ naciaj idiomoj. Inter la kvar lingvoj situis Esperanto[16], danke al invito farita de la Instituto Nacia pri Indiĝenaj Lingvoj (INALI) [17][18].

Bela ekzemplo ke esperantistoj ŝatas celebri ne nur la lingvon Esperanto kiel denaskan lingvon, sed ankaŭ aliajn lingvojn, estas la okazigo de lingva ekspozicio en la urbo La-Chaux-de-Fonds, Svislando en februaro 2018 : sur muro de 15 metroj videblis 15 lingvoj, ĉiu prezentita kiel muzika noto. En ĉiu panelo legeblis la vorto "lingvo" en la koncerna lingvo (NdlR / mankas foto), la nomo de ĉi tiu lingvo en la loka oficiala lingvo (la franca), la ISO-lingvokodo, la justa kaj neŭtrala maniero indiki la elekton de lingvoj, kaj la fonetiko en kvadrataj krampoj por faciligi la prononcadon de la vorto "lingvo" en la koncernaj lingvoj[19].

Temoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj temoj dum la pasintaj jaroj estis :

Jaro Temo (ligiloj hispanlingvaj)
2019 Indiĝenaj lingvoj kiel faktoro de disvolviĝo, paco kaj repaciĝo.
2018 "Konservado de la lingva diverseco kaj akceli la plurlingvecon por subteni la daŭreblajn evolucentojn”.
2017 Al daŭrebla estonteco tra multlingva edukado
2016 Kvalita edukado, lingvo(j), instrulingvoj kaj lernrezultoj
2015 La inkluziva edukado pere de la lingvo kaj kun ĝi - la lingvoj gravas
2014 La lokaj lingvoj kaj la transdono de scienca scio
2013 La libro en la edukado de Denaska lingvo
2012 La geaptra instrulingvo kaj la inkluziva edukado
2011 La informteknologioj kaj la komunikado por la savo kaj la akcelo de lingvoj kaj la lingva diverseco.
2010 Internacia tago por la alproksimiĝo inter la kulturoj
2009 Deka jara celebrado
2008 Internacia jaro de la lingvoj
2007 Multlingveco kaj gepatra lingvo
2006 - 2005
2004 Infana lernado. Ekspozicio de infanlibroj el la tuta mondo.
2003 Kvara jara celebrado
2002 Lingva diverseco : 3.000 lingvoj minacataj de malaperado
2001 Dua jara celebrado
2000 Inaŭguro de la Internacia Tago de Denaska Lingvo

Filmfestivalo pri denaskaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La Mother Tongue Film Festival estas ĉiujara internacia filmfestivalo de filmoj kun malpli uzataj lingvoj el la tuta mondo. Ĝi estas organizita kunlaboro kun Recovering Voices[20] de la Smithsonian Institucio en Vaŝingtono, kaj kongruas kun la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro ĉiujare ekde 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

László Gados, Brilu ĉiu lingvo samrajte! Por multlingveco kaj egalrajta komunikado en Eŭropo. Söjtör, 2001, eld. Humana Eŭropa Asocio. Temas pri eseo aperinta okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj kaj jam tradukita en almenaŭ ok lingvojn[21]

André Cherpillod, Promenante tra la lingvoj, eldono La Blanchetière. Courgenard, 2017, ISBN 978-2-36620-046-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte tradukita el la hispana versio de la sama artikolo en Vikipedio je la 18-a de februaro 2017.

  1. https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020/Deklaro-de-UEA-okaze-de-la-Internacia-Tago-de-la-Gepatra-Lingvo-21-februaro-2020
  2. 2,0 2,1 Esperantio en la Jardeko de la indiĝenaj lingvoj, HeKo 727 7-C, la 18-an de februaro 2020.
  3. Noto: multe da homoj havas du lingvojn, se la gepatroj venas el malsamaj landoj. Tial ni celebru tiun ĉi tagon kiel Internacia Tago de Denaska Lingvo.
  4. Probal Dasgupto, "La bunteco de la esperantistoj ofte respegulas la diversecon de tipaj naciaj vidpunktoj muldataj de respektivaj elitoj", revuo Esperanto, oktobro 2015, nro 1295 (10) p.198-199.
  5. (esperanto) Gvidlinioj por terminologiaj politikoj, paĝo 7-8, Infoterm, 2005
  6. Manifesto de Raŭmo
  7. 7,0 7,1 Giorgio Silfer, Gepatra, denaska, adopta lingvo, Heroldo de Esperanto, n-ro 11 (2314), 96-a jarkolekto, novembro 2020, p. 2 + Literatura Foiro, n-ro 244, februaro 2008.
  8. (en) Ross Perlin, Nostalgia for World Culture: A New History of Esperanto, recenzo de la libro Bridge of Words de Esther Schor, Los Angeles Review of Books, la 2-an de oktobro 2016.
  9. Noto:La asimiligo de lingvo al familia aŭ, pli precize dirite, patrina dimensio, kiel oftas en aliaj lingvoj, pruvas ke lingvo ne rolas nur kiel komunikilo sed maleke la identiga aspekto prioritatas super la aliaj.
  10. (germana) Internationalen Tag der Muttersprache (Internacia Tago de la Gepatra Lingvo), Deutsche Unesco-Kommission,
  11. (angla, araba, ĉina, franca) International Mother Language Day, Unesco, 2012
  12. (fr, en) 2019, Année internationale des langues autochtones, Unesco, 2019
  13. 13,0 13,1 (Multlingva) Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, www.linguistic-rights.org, la 21-an de februaro 2018.
  14. (angla) International Mother Language Day, The (M)Other Tongue: Broadcasts on bilingual education today (La Alia (gepatra) Lingvo : Elsendoj pri dulingva edukado), Unesco, 2012. Aŭskultebla en la angla
  15. Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). Arkivita el la originalo je 2018-03-19. Alirita 2018-02-20.
  16. (hispana, parte Esperanto je min. 3:29) Jutuba filmeto México multilingüe, 69 lenguas nacionales, patrimonio que nos une.
  17. Poezian recitalon en Meksikurbo fermos esperanto, HEKO, nro 672 5-B, la16-an de februaro 2018.
  18. (hispana) G. Silfer, "Cuatro generaciones de idioma materno; mejor dicho, paterno"(kvar generacioj de patrina lingvo, prefere mi diru patra), Indicador Politítico, p. la 21-an de februaro 2018
  19. (franca) Expo Langues, Facebook, la 23-an de februaro 2018.
  20. (en) Recovering Voices
  21. Brilu ĉiu lingvo samrajte!, Libroservo Universala Esperanto-Asocio.