Lingva kafejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lingva kafejo en La Chaux-de-Fonds, Svislando

Lingva kafejo, ankaŭ konata sub la nomo poliglota kafejo [1], estas kunveno por praktiki lingvojn.

Difino[redakti | redakti fonton]

Lingva kafejo okazas en iu publika loko, restoracio, trinkejo. Homoj venas je indikita tago kaj horo kaj sidiĝas ĉe precizaj tabloj: unu tablo - unu lingvo. Homoj povas elekti tablon, kies lingvon ili volas audi, lerni, en kiu ili volas progresi. Nomadumado eblas: personoj restas 20-30 minutojn ĉe unu tablo kaj poste iras al alia tablo. Teorie ĉe ĉiu tablo estas gvidanto, kiu estas denaskulo.

Poliglota kafejo estas kunveno en iu publika loko, restoracio, trinkejo je iu vespero pri iu preciza lingvo. Ĝi okazas en loko, kie la praktikado de lingvoj estas la ĉefa celo. Tiucelen la loko prezentas librojn kaj lernilojn pri la ofertitaj lingvoj. Do la lingvoj aperas laŭ la tagoj de la semajno. La kunsidon gvidas denaskulo. La vorto poligloto venas el la greka lingvo, kie poli signifas pluraj, kaj gloto signifas lingvo.

Lingva kafejo en La Chaux-de-Fonds, Svislando

Kial homoj iras al tiaj renkontiĝoj?[redakti | redakti fonton]

  • Aŭdi nekonatan lingvon, malkovri la melodion de tiu lingvo.
  • Refreŝigi siajn konojn pri iu lingvo, kiun oni uzis en sia infanaĝo aŭ kiun oni iom lernis en sia junaĝo en lernejo.
  • Progresi en sia lernado de iu lingvo ekster kursoj, sen gramatikaj klarigoj, nur uzante la lingvon en ne formala parolado.
  • Bani en iu lingvo kaj sperti socian interagon.

La publiko en lingva kafejo estas[redakti | redakti fonton]

  • alvenintoj, enmigrintoj, kiuj devas rapide lerni la lokan lingvon
  • studentoj, kiuj devas akiri lingvon
  • iu persono, kiu subite, pro profesia kialo, devas lerni certan lingvon rapide
  • emeritoj, kiuj bezonas sociajn kontaktojn kaj volas laborigi sian cerbon
Lingva kafejo en La Chaux-de-Fonds, Svislando

Konsekvence oni observas tre pozitivan mikson de generacioj.

Esperanto en lingvaj kafejoj[redakti | redakti fonton]

Okazas ke esperantistoj sukcesas lanĉi lingvan kafejon aŭ kontakti organizantojn por proponi tablon kie Esperanto estas parolata.

Ekde 2009 funkcias Bjalistoka Lingva Kafejo gvidata de volontuloj de Bjalistoka Esperanto-Societo (Bjalistoko, Pollando); unu el la parolataj lingvoj estas Esperanto[2].

En 2016 estis kreita de esperantistoj lingva kafejo en La-Chaux-de-Fonds, Svislando, iniciatita de Mireille Grosjean[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internacia tago de la gepatra lingvo

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : La vorto kafejo, loko, kie oni trinkas kafon, aperas en la signifo publika loko, kie oni trinkas ion, kaj eble ankaŭ manĝas.
  2. pole Białostocka Kawiarnia Językowa ĉe la retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo
  3. Dans ce café, on ne garde pas sa langue dans sa poche (en tiu ĉi trinkejo oni ne gardas sian lingvon en la poŝo), filmeto,la 23-an de junio 2017.