Studenta Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Studentoj)
Jump to navigation Jump to search
studentaj esperantistoj de la universitato de Monastero en 1907

Tuj post la ekesto de Esperanto ĝi trovis adeptojn inter la studentoj. L. L. Zamenhof mem jam kiel studento laboris por la solvo de la internecia lingvo kaj liaj kunstudentoj estis samtempe ankaŭ la unuaj esperantistoj. La internacia studenta himno Gaudeamus igitur, origine latina, kiun Zamenhof esperantigis, estis inter liaj aparte ŝatataj versaĵoj.

En la Esperanto-movado antaŭ la Unua Mondmilito la studentoj havis sufiĉe gravan rolon, sed apartan organizaĵon dum daŭra tempo ili ne havis, ankaŭ la gazeto „La Esperantista Studento“ (1906), “The Esperanto Student“ (1908), ktp. havis nur efemeran vivon. Mem la esperantistaj societoj tre atentis la propagandon inter la studentoj kaj tiucele aranĝadis ofte specialajn kursojn. Kelkloke ekzistis apartaj grupoj kaj kluboj kaj jam en 1909 oni fondis Internacian Studentan Ligon en Prago.

Post la unua mondmilito komenciĝis nova periodo. Tiutempe estis kreataj la unuaj katedroj de Esperanto en diversaj universitatoj[1], kiuj pligrandigis la nombron de la studentaj esperantistoj kaj plirapidigis la fondon de apartaj studentaj Esperanto-kluboj. En 1926 la Internacia Studenta Ligo en Varsovio havis 16 klubojn, kiel siajn anojn, sed la kunlaboro inter ili ne estis kontentiga.

Gravan instigon donis al la movado la studenta fakkunveno dum la 21-a Universala kongreso de 1929 en Budapeŝto, kie oni decidis fondi novan studentan esperantistan ligon. La preparajn laborojn faris la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo kaj tiel ekestis kaj funkciis dum du jaroj la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO), sed ĝi limigis sian laboron nur al konsiloj, moralaj helpoj kaj kelkaj praktikaj servoj. Dum la 23-a Universala kongreso de 1931 en Krakovo oni akceptis la projekton de la prezidanto Ivo Lapenna, ke ĉiujare la studentaj fakkunvenoj dum la Universala kongreso komisiu al unu el studentaj kluboj por funkcii kiel centro por la Esperantistaj studentoj. Kiel centro estis elektita la Klubo en Zagreb, (Primorska 11), kiu plenumis tiun funkcion ĝis la perturboj de la Dua Mondmilito. La taskoj de la centro laŭ la stato de la 1930-aj jaroj estis: l. kunligi la Esperantistajn klubojn, 2. helpi al novorganizotaj kluboj. 3. eldoni duonjaran raporton, 4. funkcii kiel reprezentanto de la studentaj E organizaĵoj en ĉiuj int. rilatoj.

Post la Dua Mondmilito la studenta Esperanto-movado iĝis grava parto, fakte la kerno, de la junulara Esperanto-movado ĉirkaŭ la internacia organizaĵo TEJO. En plej multaj landoj studentaj kaj nestudentaj (precipe pli junaj lernejanoj, malpligrandkvante junaj metilernantoj kaj laboristoj) junaj esperantistoj kunlaboris en unu junulara asocio, nur en la Popola Respubliko Pollando kreiĝis du asocioj, Pola Esperanto-Junularo kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), pro favora ŝtata subteno al specife studentaj naciaj organizaĵoj. La Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo aktivas ĝis la nuntempo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la unuaj katedroj de Esperanto en diversaj universitatoj pli detale legeblas en la ĉapitro "universitatoj" de la Enciklopedio de Esperanto el 1934.