Kvizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvizospektaklo je la nederlanda televido (Ambaŭflanke la kandidatoj, kvizestro en la mezo)

Kvizo estas intelekta ludo, en kiu oni starigas demandojn al partoprenantoj kaj por ĉiu ĝusta respondo oni ricevas poentojn. Tiu, kiu ricevis plej multe da poentoj, gajnas la ĉefan premion. En kelkaj ludoj oni proponas kelkajn variantojn de respondoj, el kiuj nur unu estas ĝusta (ekzemple Kiel fariĝi milionulo?), en aliaj oni devas simple respondi (ekzemple Kio? Kie? Kiam?). En kelkaj ludoj (vd. Jeopardy) oni aŭdas respondon kaj devas starigi korektan demandon al ĝi. Tiuj intelektaj ludoj fariĝis tre popularaj en televido, kelkaj moderatoroj, kiuj gvidas tiujn elsendojn, fariĝis tre popularaj en siaj landoj.

Kvizoj kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-parolantoj emas kelkfoje organizi lingvajn kvizojn kiel ekzemple dum Eŭropa Junulara Evento en Strasburgo[1] [2], dum ARKONES[3]. Ekzistas lingva kvizo en rilato al Vikipedio[4]. Sur la esperanta retejo ikso.net troviĝas demandaro por lingva kvizo : vidu sub eksterlaj ligiloj. La nederlanda firmao Taalstudio (lingvostudio) diskonigis inter 2007-2015 kvizon en rilato al lingvoj kaj lingvistiko.[5] Dum la oficiala lanĉo de la projekto 'Stemmen van Afrika' (voĉoj de Afriko) dum la nederlanda lingvofestivalo Drongo en 2013, la vizitantoj povis fari kvizon pri afrikaj lingvoj.[6]

Prilingvaj kvizoj kaj lingvokvizoj[redakti | redakti fonton]

Eblas kvizi nuntempe pere de komputilaj ludoj kaj pere de apoj por saĝtelefonoj.

Sporcle estas populara retejo por ludi kaj proponi diversajn kvizojn. Ekzistas tie ankaŭ kvizo rilate al lingvoj kiel 'trovu en la latina la nomojn de la landoj en Eŭropo'.

Kleran ludon vi povas ankaŭ sperti kun « Lingva kvizo »  por testi viajn sciojn pri lingvoj[7]. Similan kvizon pri eŭropaj lingvoj ofertas la Eŭropa Komisiono en 22 lingvoj.

"The great language game" (la lingvoludego) estas alia reta ludo pri multaj lingvoj de la mondo kaj provi rekoni ilin aŭskultante ilian sonon.[8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demandaro de lingva kvizo sur ikso.net : http://quiz.ikso.net/quiz.php?lang=eo

Lingva kvizo de Lingva Prismo : http://www.lingvo.info/kvizo/index.php ?lingvo=eo

(22 lingvoj) Eŭropa Komisiono, Lingva kivzo subtene al lingvolernado kaj lingva diverseco

(angla) Sporcle

(angla) The great language game (la lingvoludego)

(nederlanda) Archief Talenquiz Taalstudio (arkivo lingvokvizo de Lingvostudio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alberto Vitale, TEJO-anoj en Strasburgo, Esperanto, Nr 6, 2016, p.139
  2. Lingva kvizo por EYE 2016 kaj poste reuzebla
  3. ARKONES, 2009
  4. Invito al Vikipedio per kvizo[1]
  5. De Talenquiz – de maandelijkse quiz over taal en taalkunde (La lingvokvizo - monata kvizo pri lingvo kaj lingvistiko)
  6. (nederlanda) Project Stemmen van Afrika (projekto Voĉoj de Afriko)
  7. Malkovru la retan Esperanton - kvinan parton : la ludoj, 13/10/2007 (konsultita 25a aŭgusto 2016)
  8. (angla) The great language game (la lingvoludego). Konsultita 25an aŭgusto 2016.