Kiu volas esti milionulo?

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kiu volas esti milionulo?
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro televida ludo, quiz show
Amplekso
Sezonoj 35
Epizodoj 636
Elsendo
Unua elsendo 4 sep. 1998
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr
Emblemo de la brita versio de Kiu volas esti milionulo?.

Kiu volas esti milionulo? (angle Who Wants to Be a Millionaire?) estas britdevena televida konkurso kiu proponas grandegajn mon-premiojn por ĝusta respondo de sinsekvaj plur-elektaj demandoj de kreskanta malfacileco. La maksimuma kontanta premio (en la originala brita versio) estas unu miliono da britaj pundoj.

La konkurso unue aperis en Britio je la 11-a de septembro 1998 kaj tuj fariĝis granda sukceso. En unu momento ludas nur unu konkursanto kaj la emfazo kuŝas ĉe prokrasto pli ol ĉe rapideco. Estas neniu tempolimo por respondi la demandon, kaj al la konkursanto oni unue malkaŝas la demandon, antaŭ ol tiu devas decidi ĉu indas provi respondi, aŭ fini la ludon.

Se en ajna momento la konkursanto ne certas pri la respondo al demando, li aŭ ŝi havas la eblon utiligi tri diversajn helpilojn:

  • "Amiko ĉe telefono". La konkursanto elektas amikon (aŭ parencon) el listo de kvin antaŭe nomumitaj. La moderigisto vokas la amikon per telefono kaj la konkursanto poste havas 30 sekundojn por voĉlegi al tiu la demandon kaj la eblajn respondojn, kaj esperi ke la amiko scias la ĝustan respondon.
  • "Demandi la publikon". La publiko en la televida studio estas petata voĉdoni per siaj klavaretoj. Al la konkursanto oni prezentas grafikaĵon, kiu montras la rezulton.
  • "50:50". Komputilo hazarde forigas du malĝustajn respondojn kaj lasas la ĝustan respondon kaj unu malĝustan.

Ĉiu el tiuj ĉi helpiloj povas esti uzata nur unufoje. Tamen, du aŭ pli povas esti, se necese, uzataj por la sama demando.

Kvankam la konkurso devenas origine de Britio, ĝi estis aĉetita de televidaj kanaloj en plurdekoj da landoj tra la tuta mondo kaj estis/estas elsendata kun ĝenerale alta komenca sukceso ankaŭ tie, en iom ŝanĝitaj naciaj versioj.