QuizUp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
QuizUp
Evoluiganto Plain Vanilla Games
Dato de lanĉo 6-a de marto 2014
Versio (de 7-a de novembro 2013 (iOS)
6-a de marto 2014 (Android)
18-a de junio 2015 (Windows Phone))
Videoludilo Microsoft Windows
Tipo de videoludo puzla videoludo, Kvizo
Maniero de ludado plurludanta videoludo
Necesaj komponaĵoj Android, iOS, Windows Phone
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Quizup (Kvizupo) estis ludo por poŝtelefono, lanĉita fare de Plain Vanilla Games en 2013, kaj ĉesigita en 2021. Quizup estis multludista kviza ludo. Ĝi proponis pli ol 2000 temojn de kvizo. Krom ludi eblis ankaŭ fari komentojn aŭ publikigi afiŝaŝojn sub la kvizo-temoj, kaj konversacii kun aliaj ludistoj. Ĉiu ludisto povis krei sian propan kvizon, ĝi mem alirebliĝinte al ĉiuj uzantoj.

Platformoj[redakti | redakti fonton]

La ludo estis disponebla ĉe iOS, Android, Windows Phone kaj alirebla per komputilo en la oficiala retejo. Ĉi-lasta loko estas la sola, kiu ebligis al uzanto krei sian propran temon, kiu alirebliĝos publike en ĉiuj platformoj.

Esperanto kaj Quizup[redakti | redakti fonton]

Kelkaj uzantoj kreis temojn pri Esperanto en Quizup[1]. Eblis ankaŭ gajni la titolon "espérantiste" (esperantisto) en la franclingva versio[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]