Alepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
vidaĵo de la citadelo
fontoj de la Granda Moskeo de Alepo

Alepo (arabe: حلب, [HAlab], kurde Helep, turke Halep, armene Հալէպ, aramee ܚܠܒ, Halab) ĝis komenco de fortaj bataloj pri la urbo laŭ grandeco estis la dua urbo de Sirio.

Ĝi nomiĝas ankaŭ "Norda ĉefurbo". Ĉirkaŭ 1000 jarojn antaŭ Kristnasko, la urbo nomiĝis Beroea. La ekonomio de Alepo baziĝas sur negoco kun agrokulturoj produktoj, silko, tapiŝoj, arĝentaĵoj kaj oraĵoj. Ankaŭ mondkonata estas alepa sapo. Alepo estas granda komerca urbo kaj sur diversaj varoj oni povas trovi glumarkon "Produktita en Alepo". Sur alta monteto troviĝas citadelo. Laŭ diversaj legendoj, sur tiu monteto iam loĝis profeto Abraham. La citadelo estis kelkfoje damaĝita per tertremoj kaj denove rekonstruita.

Alepo situas ĉe 36°14′N 37°10′O  /  36.233°N, 37.167°O / 36.233; 37.167 (Alepo)Koordinatoj: 36°14′N 37°10′O  /  36.233°N, 37.167°O / 36.233; 37.167 (Alepo) en horzono UTC+2h. Laŭ takso de 2003 ĝi havis loĝantaron de proksimume 1 700 000 homoj. Post komenciĝo de fortaj bataloj pri la urbo kadre de la siria enlanda milito en somero 2012, granda parto de la urbo detruiĝis kaj plejmulto de la loĝantaro fuĝis.

Instruo[redakti | redakti fonton]

Alepo havas respektive havis modernan universitaton. En Alepo situas ankaŭ lernejo (madrasa) "Madrasa Sultanije", kiun konstruis sultano al Aziz. Apud la tombejo, troviĝas "Madrasa Faradis" (korana lernejo de paradizo), starigita en la jaro 1234 de Daifa Kĥatun, kiu estis la vidvino de sultano al Zaĥer.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bonkonataj monumentoj de Alepo estas

  • Granda Moskeo de Alepo
  • Alepa muzeo
  • Bazaro de ĥano al Gumruk,
  • Bazaro de ĥano al Naĥasin,
  • Bazaro de ĥano al Sabun.

Enlanda milito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo siria enlanda milito.

Kadre de la siria enlanda milito en julio 2012 en Alepo unuafoje estis fortaj bataloj, en kiuj uziĝis raketa artilerio, batalaj helikopteroj kaj aviadiloj.[1] En la nokto inter la 28-a kaj 29-a de septembro 2012 la historia bazerejo per incendio pro la batalado plejparte detruiĝis - la bazarejo estis la tutmonde plej granda tegmentita merkata urbokvartalo kaj apartenis al la kultura heredaĵo de UNESKO. Tanka grenado forte damaĝis la minareton de la 700 jarojn aĝa Mahmandar-moskeo. La preskaŭ 500 jarojn aĝa Ĥusravija-moskeo detruiĝis en 2014, kaj simile damaĝiĝis la plej granda parto de aliaj historiaj samkiel modernaj konstruaĵoj de la urbo. Fine de julio 2016 la registara armeo laŭ propraj informoj sukcesis fermi sieĝan ringon ĉirkaŭ la urbokvartaloj ankoraŭ regataj per ribelaj grupiĝoj. Tiutempe laŭ taksoj de la Unuiĝintaj Nacioj proksimume 300 000 civiluloj estis enfermitaj en tiuj urbopartoj, parte sub kontrolo de moderaj, parte de islamismaj ribeluloj.[2] Komence de aŭgusto la ribeluloj trarompis la sieĝan ringon, sed komence de septembro ĝi refermiĝis.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]